此主题相关图片如下:
Verdkora Babilo 绿心絮语
—— en la 57-a datreveno de la esp-istigxo de Guozhu 写于国柱入世57周年之日(2013-10-22)
☆
Krom la Gregoria kalendaro, lun-kalendaro, mi havas ankaux Esperantan kalendaron, faritan de mi mem por propra uzo. La Esperanta kalendaro havas notojn pri certaj datoj gravaj por mi mem. La 22-a de oktobro 1956 estas la tago kiam Estimata Honfan skribis al mi leteron respondante pri la demando <Kio estas Esperanto?> Sekve gxi estas la tago de mia Esperantistigxo. Mi povas forgesi aux ignori mian naskigxtagon, sed mi nenial forgesu la tagon de mia Esperantistigxo. Mi devas fari en tiu tago la resumon pri mia agado rilate al Esp-o en certa periodo (almenaux de unu jaro). En 2006 kaj 2011, mi dufoje havis la sxancon paroli en Esp-a kunveno pri mia Esp-ista vivo en la dauxro de 50 kaj 55 jaroj. Fari regulan resumon en fiksita templimo estas kutimo naskita de mia longtempa vivado en fabriko. Gxia utilo estas evidenta: instigi min fari kontrolon pri la agado dum pasinta(j) jaro(j). Mia devizo estas la fama parolo de Majstro Qi Baishi (1864-1957) “Ne lasu unu tagon pasigita en nenifarado”. Cxiutage mi devigas min iel kaj iom Esperantumi, farante ion por aux per Esp-o. Tre eble tiu io ne povos esti kalkulata kiel frukto (ekz-e mi legis iun artikolon en Esperanto, aux libron senrilatan al Esperanto, ekz-e mi ordigis iom da materialoj) . Tamen, se mi farus gxin, tio donas al mi animtrankvilon, cxar tio signifas ke mi pasigis jaron sen nenifarado, ke la tempo ne estis malsxpare uzita. Kaj mi kredas ke en la mondo ne ekzistas laboro vane farita. Tio kiu nun ankoraux ne povas esti kalkulata kiel frukto, tre eble estas necesa preparo de la sekva sukceso. Iuj materialoj povas servi ne nur al mi mem, sed ankaux al aliaj s-anoj por komuna aplikado.
☆
除了公历、农历,我还有个自编自用的世界语日历,其中记有对我重要的一些日子。1956年10月22日,是闳凡(1910-1989)老师给我来信,告诉我“什么是世界语”的日子。这一天也就被我定为“入世”的日期。自己的生日可以忘记、可以不过,而入世之日不可以忘记,要在这一天作阶段性(至少是一年来)的盘存。在2006和2011年我还得到了机会,两次在会上向爱友们作公开的(语龄50年和语龄55年的)汇报。
定期盘存是在工厂长期生活养成的习惯。好处是可以督促自己,检查一年来在世界语方面的所作所为。我的座右铭是白石老人的名言:不教一日闲过。每天都要在世界语中生活,作一点什么事。这事情也许不能够算是成绩(例如读了一篇世界语文章,读了一本不是世界语的书,例如整理资料),但做了它,能令我心安,因为没有虚度年华、浪费时间。而且我还相信:世界上没有白做的工作。有些目前不能够算是成绩的工作,常常成为下一个成绩的前期准备。有些资料不仅自用,也可以与大家分享、共同使用。