☆
Luo Yin(833—909),origine nomigxis Luo Heng (Senbrida). Li estis tre inteligenta kaj famkonata kiel elstara poeto ekde junagxo. Sed li ofte vivis sub misfortuno: Post sinsekvaj malsukcesoj dekfoje en sxtataj ekzamenoj, li sxangxis sian nomon Luo Ying (Ermita). Sxime vivante en kaosa socio, Luo Yin versis multajn poemojn en tono mizantropa, malkontenta pri la politiko sed simpatia al popolanoj. Lia poemaro enhavas 471 poemojn, el kiuj nur malpli ol centono havas esp-igon.
Kiam Luo Yin unuafoje vojagxis por partopreni en la sxtata ekzameno, li interkonatigxis cxe festeno kun bela hetajro Yunying (Nubina) en Zhongling (nuna Jinxian de Jiang'xi-provinco). Post dek du jaroj, kiam Luo Yin suferis novan malsukceson en sxtata ekzameno, dum sia vojagxo preter Zhongling li hazarde refoje renkontigxis kun Nubina. Kun surprizo Nubina kriis:“Ho, kial la klera s-ro Luo ankoraux restas sensukcesa senfamulo?”Dume Nubina mem ankaux restas en hetajreco, sen edzo. Luo Yin suspiris kun profunda sento kaj versis tiun cxi poemon responde al sxi.
Mao Zedong multfoje legis tiun cxi poemon en la libro《Jia Yi (Kolekto de A kaj B)》. Li ecx aldonis komentan noton:“Dekfoje malsukcesis en sxtataj ekzamenoj.”montrante sian profundan komprenon kaj simpation pri la vivo de Luo Yin.
La unua verso parolas ke ili disigxis jam dek jarojn. La dua verso skribas pri gracio kaj belo de Nubina. Kvankam Nubina estas kaj distingigxa kaj bela, tamen sxi ankoraux ne trovis bonan viron por geedzigxi. Analogie, kvankam Luo Yin estas talenta en verkado, tamen li cxiam suferis malsukcesojn en sxtataj ekzamenoj kaj restas plebano; tiel estigxas la demando kial “mi restas senfama kaj vi --- senedza”.
Tamen la lasta verso ankoraux ne donas rektan respondon, anstatauxe gxi donas pensigan demandon hipoteze “Cxu ni malindas ambaux ol alia?”
Vere abundaj latentaj vortoj kasxigxas cxitie:ecx je maksimuma koncedo,ke “mi restas senfama” kauxzigxas pro “mia malindeco”, tamen kio kauxzas tion ke “vi restas sen-edza”?Cxu ankaux pro “via malindeco”?Sed tiu cxi argumento evidente estas ne-defendebla(cxar antauxe jam konigis pri la distingigxa belec de Nubina). Inverse do signifas Je kio “mi” estas “malinda ol alia”?Se la argumento“ke ni ambaux estas malindaj”ne estas defendebla, do kio estas la vera kauxzo de la fenomeno ke “Senfama restas mi, kaj vi – senedza”? Legantoj ja povas facile kompreni. Tiu cxi verso legigxas ja kun profunda malgxojo kaj indigno, estas la plej potenca akcento de la poemo.
(Ecxino 2012-11-11)
Guozhu
Kia laboro, tia valoro