☆
Post kiam mi versis pri la poeto Luo Yin en mia afisxo n-ro 990, mi sentas ke inter la antikvaj poetoj de Cxinio trovigxas multe da aliaj poetoj kun simila missorto. Kaj mi tuj pensis pri la poeto Liu Yong.
Liu Yong(cx. 987 - cx. 1053), kun adoltigxa nomo Liu Qiqing, estas lokano de Chong'an (en nuna Fujian-provinco). Origine li nomigxis Liu Sanbian, kun adoltigxa nomo Liu Jingzhuang, poste li sxangxis sian nomon Liu Yong, kun adoltigxa nomo Liu Qiqing. Laux vico inter siaj gefratoj li estis la sepa, tial oni ankaux nomas lin Liu la Sepa. Liu Yong estas majstra poeto (ci-isto) en la Norda Song-dinastio (960 - 1127), kiu okupas gravan lokon en la historio de ci-o (cxina fiksforma poemo). Li bone konis muzikon, kun granda erudicio de cxina kulturo. Li scipovas bele versi kun granda klereco, lerte uzante lokajn kaj popolan lingvajxojn. Liaj poemoj estas facile legeblaj, gxuas grandan popularecon kaj varman bonvenigon. Poste, kiel oni tiel komentis ke“oni kantas poemojn de Liu Yong cxie, kie trovigxas puta akvo”. Liu Yong versis ci-ojn per energio de sia tuta vivo. S-ro Zheng Zhenduo (1898 - 1958) ecx tiel diris ke “Liu Yong havas neniun alian verkajxon krom ci-o, neniun alian sxaton krom ci-o, neniun alian scion krom ci-o”(vd en la <Ilustrita Historio de Cxina Literaturo>) Tia komento legigxas eble iom ekscese, tamen bone akcentis pri la trajtoj de Liu Yong kiu versas speciale pri ci-oj.
Plejparto de poemoj de Liu Yong estas produktita de lia “kantado dum drinko”en volupta vivo en bordeloj,ricxa je muzika belo. Liaj poemoj gxuis furoron ne nur dum li vivas, sed ankaux donas grandan influon al postaj generacioj. Tamen, pro lia malrespekto al la vanta rango de korteganoj, liaj versajxoj ofendis imperiestron, tial li havis neglatan vivovojon. Li estis tiel malricxa, ke post sia forpaso Liu Yong havis enterigon nur dank' al monhelpoj far hetajroj kaj putinoj. La 12-a volumo de la cxina fama novelaro <Rakontoj por Instrui la Mondon> ja skribas pri tio.
Mi sentas grandan miron, ke gxis nun ankoraux neniu el la poemoj de Liu Yong havas esp-igon. Mi pensas, se ni konigu unu el liaj poemoj, certe devas esti la fama <Adiaux en Auxtuno>.
Por fari esp-igon de tiu cxi poemo, unue mi multe sercxis en interreto. Mi trovis 3 tradukojn en la cxina parola-lingvo, unu en loka dialekto kaj 6 angligojn. Poste mi faris mian esp-igon laux mia kapablo.
☆
第990号帖子写了罗隐之后,觉得中国古代诗人之中,命运同样不幸的人还有许多。很快就想到了柳永。
柳永,(约987年—约1053年),字耆卿,崇安(今福建武夷山)人。原名三变,字景庄。后改名永,字耆卿。排行第七,又称柳七。柳永是北宋一大词家,是词作家中千古少有的大师级人物。在词史上有重要地位。他通晓音律,文化底蕴丰厚,旁征博引而不着痕迹,对方言俗语运用自如,语言优美,通俗易懂,深受大众欢迎。到后来,“凡是有水井的地方就有人唱柳永的词。”他以毕生精力来写词。郑振铎先生(1898 - 1958)说他“除词外没有著作,除词外没有爱好,除词外没有学问”(《中国插图本文学史》)。这虽然说得有些绝对,但确能概括初他作为一个专注于词的创作的词人的基本特点。
柳永的词大都是在“偎红倚翠”生活中“浅斟低唱”的产物,富于音乐美。他的词不仅在当时流播极广,对后世影响也十分深巨。但他的词因为藐视功名,得罪了皇上,终身坎坷。身后靠妓女们才得以安葬。明·冯梦龙喻世明言 第十二卷 《众名姬春风吊柳七》 写的就是这一段故事。
令我感到惊叹的是,柳永的词,至今还没有一首被翻译成世界语。我想,如果我们要介绍一首柳永的词,应当是最有名的《雨霖铃》。
为了译好这首诗歌,我在网上查阅了许多资料,先后读到三个白话翻译,一个方言翻译,六个英译,然后尽力做了下面的世译。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro