Dum multaj jaroj li vivas en frauxleco. Kiuj kunlogxas kun li, estas malnova sed nemaljuna geedza paro nomata Zhang, supozeble por fari hejmlaborojn. Se geedzoj logxas kune, neeviteble naskis infanojn. Kiam mi komencas rimarki pri tiu cxi ovala korto, la infanoj jam kreskis, ecx pli ol unu, kaj ankaux cxiuj logxas kune cxitie. La korto estas ne malgranda. Post varma printempo gxis la fino de auxtuno, en la korto cxie estas floroj. Supozeble cxar la mastro amas florojn tial la geedza paro Zhang tiel kulturis. Kiel li mangxis, mi ne sciis. Nur auxdis onidiron ke la maljunulo multe trinkas lakton, cxiutage 5 aux 6 botelojn da. Li ankaux mangxas strangajn mangxajxojn, inter kiuj unu estas brano. Grenvendejo ne vendas branon, do devas sercxi en kamparo. Mi supozas ke lia forta korpo kaj longviveco eble iel koncernas kun brano. Sed mi ne scias cxu la celo de brano-mangxo estas plisanigi digeston aux nutroaldono?
他多年独身,同他一起住的是一对老而不很老的张姓夫妇,推想是找来做家务活的。夫妇居室,人之大伦,自然就不免生孩子,到我注意这个小院的时候,孩子大了,还不只一个,也都在一起住。院子不算小,春暖以后,直到秋末,满院都是花,推想是主人爱,张姓夫妇才这样经管的。饮食隋况如何,没听说过,只听说这老人吃牛奶多,每天要五六瓶。还吃些很怪的东西,其中一种是糠,粮店不卖,要到乡下去找。我想,他的健壮,高寿,也许跟吃糠有关系,但吃的目的是健消化系统,还是补充什么营养,我不知道。
Dum preskaux pli ol dek jaroj, laux mia observo, li ne havas grandan sxangxon aspekte. Li ankoraux biciklas cxirkaux la lagbordo. Tamen, reveninte la korton, li fermis sin en cxambro. Cxar cxiufoje kiam mi preterpasis la korta pordo, mi emas rigardi internen sed ne vidis lin. Poste, post kiam li transpasxis la grandan agxlimon de 90-a jaragxo, okazis du evidentaj sxangxoj en lia vivo.
Unue, mi ne scias la kialon, la Pekina Universitato konstruis por li, en la nordo de la korto, altan nordan domon, versxajne kun tri cxambroj. kovritaj per cemento, en moderna stilo. Due, li ankaux rondiras cxirkaux la lago, sed la biciklo sxangxigxis en rulsegxo, pusxata de familianoj de Zhang. Lia korpa forto evidente malplibonigxis kaj lia vizagxo aspektas iom deprimita.
连续有十年以上吧,他,就我看见的说,没有什么大变化。还是常骑自行车在湖滨绕,可是回到他那个小院就关在屋里,因为我从院门外过,总要往里望望,看不见他。后来,是他跨过九十岁大关以后,生活有两种显著的变化。一种是不知为什么,在小院内的靠北部,学校给他修建了较为高大的北房,大概是三间吧,外罩水泥,新样式的。另一种是,仍然在湖滨绕,可是自行车换为轮椅,由张家的人推着。体力显然下降了,面容带一些颓唐。
Tieaj logxantoj cxiuj sentas tion: Kiom ajn zorge flegata, homo finfine ne povas venki maljunigxon. Tamen ili esperas, kaj cxiuj kredas, ke li povos vivi trans la limo de 100-jarigxo. Poste, oni ne povas plu vidi lin sur la vojo cxe laga bordo. Gxis la komenco de 1981, fakte li vivis iom pli ol 99 jarojn, same kiel s-ro Ma Yinchu (1882-1982, eksa rektoro de la Pekina Universitato), kiel dirite de proverbo: malsukcese elfari teramason pro manko de lasta korbo da tero, li ne sukcesis aldoni raran skribon al la historio de la Pekina Universitato, forpasis.
这一带住的人都感到,人不管怎样保养,终归战不过老;但都希望他能够活过百岁,也觉得他会活过百岁.后来,湖滨的路上看不见他了,到1981年初,实际活了九十九岁多一点,与马寅初先生一样,功亏一篑,未能给北京大学的校史增添珍奇的一笔,走了。
Laux parolo de s-ro Li la posxtisto, versxajne la Maljuna Winter ne havas parencojn ecx en Usono. Kial vivi tiel solece? Cxu li estas adepto de senedzineco? Almenaux en fruaj jaroj ne estis tia, cxar ni legis en biografio verkita de Liu Xuan (kun titolo <Prof. Winter --- “fremdulo pekinano”eldonita en 1992,jenajn skribojn: Mi rimarkas ke en leteroj de Wen Yiduo, kiu amikigxis kun Winter en la komenco de 20-aj jaroj en Usono, kaj rekomendis Winter instrui en Qinghua-universitato de Cxinio, post kiam Wen Yiduo suferis asasinon liaj cindroj estis konservitaj dum multaj jaroj en la domo de Winter)ke profesoro Winter "estis tre romantika en junagxo". Niaj rigardoj balais tiujn liniojn plurfoje, li neniam donis eksplikon, nek negis, sekve mi ne decis plu demandi pri tio.
听邮递员李君说,老温德像是在美国也没有什么亲属,为什么竟至这样孤独呢?独身主义者?至少是早年并不这样,因这刘煊写的一篇传记(题目是《温特教授〉——记一位“洋北京人”,见北京出版社一九九二年版〈京华奇人录〉里有这样的话:我注意到,闻一多(案二十年代初在美国与老温德结识,成为好友,老温德来清华任教是他推荐的,他遭暗杀后,骨灰多年藏在老温德住所。书信中还说过“温特教授少年时很浪漫”。我们的视线一起扫过这几个字,好几次了,他从不作解释,也没有否论,我就不便追问了。
Inter aliaj linioj la biografio ankaux tiel konigis ke kiam la Maljuna Winter ankoraux estis en Usono, la ne-maljuna Winter (kiu agxis inter 30 gxis 40 jaragxa) havis en sia lito grandan feran cxing-on. Al Wen Yiduo li tiel konigis pri la utilo de la cxing-o, ke “li povis, en la sendorma nokthoro, frapi gxin kaj auxskulti gxian muzikon.” Laux mia supozo, tiel li uzas la rimedon de budaismo. Simile al la priskribo en la lasta versparo de la poemo <En Malantauxa Korto de Poshan-templo> versita de Changjian (708-765): “Cxirkauxe tra silento en auxroro / auxdigxas nur pregxeja tintsonoro”
Tia muziko de cxing-o povas, gxenerale dire, trankciligi koron; kaj, plidetale dire, rompi turmenton de amsopiro. Se vere tiel, kia do estas en la koro de Winter, kiu unue havis romantikan paseon, poste penis akiri trankvilon en koro per la muziko de cxing-o, fine tenis sin en dumviva sen-edzineco? Cxu por pasinto de maro jam ne plu akvo?
Aux kiel la sinteno de Majstro de Darmo Hongyi(1880—1942),kiu jam travidis la vantecon de la mortema mondo?
传记的另一个地方又说,还是在美国时候,不老的温德(而立与不惑之间),住屋的床上放一个大铁罄,他向闻一多介绍铁罄的用处是“夜里睡不着时,抱起罄,打着,听他的音乐”。我想这用的是佛家的办法,如唐人常建咏〈破山寺后禅院落〉尾联所说: “万籁此俱寂。唯闻钟磬声。”这种磬音,粗说是能使心安,细说是能破情障的。如果竟是这样,这先则浪漫,继而以钟磬音求心安,终于一生不娶,心情的底里是什么情况呢?曾经沧海难为水吗? 还是如弘一法师的看破红尘呢?
Cxiel ajn, ni povas imagi ke en lia koro certe kasxigxas io kompleksa rilate al amo. Kio kasxita en koro ne por publikigi estas privata sekreto. Pri tio ni ankaux povas konjekti, ke cxiu, aux preskaux cxiu, havas siajn privatajn sekretojn, ecx ne-malmulte. Eble nur pro la principo “ne faru al aliaj tion, kion vi ne volus, ke oni faru al vi mem”,krom tre malmulte da esploremuloj, ni cxiuj opinias malbonvirta la agon sercxadi kaj disfamigi alies privatajn sekretojn. Kaj rilate la bonvirto je scioj, ankaux estas postulo ke“vi konfesu vin senscia se vi ne scias”. Tial, se ni parolas pri la vivo de la Maljuna Winter, ni devas cxesi antaux la limoj de“romantika”“dumviva sen-edzineco”ks. Sed tiu“ks”igas min pensi pri aliaj pedandoj, kvankam ne suprajxaj, tamen kun pli granda pezo, tial indas ankaux iom babili.
不管是什么情况,可以推想,情方面的心的状态一定隐藏着某种复杂。心里藏而不露的是隐私,也可以推想,任何人,或几乎任何人,都有,甚至不少。也许只是由于“己所不欲,勿施于人”,除了少数有调查癖的人以外,都视搜求兼宣扬别人的隐私为败德。何况德在知的方面也还有要求,是“不知为不知”。所以对于老温德的生活,谈到“浪漫”“独身”之类就宜于止步。但是这“之类”又使我想到一些问题,虽然经常不在表面,却分量更重,似乎也无妨谈谈。