此主题相关图片如下:
Kanto dum enterigo de falintaj petaloj
黛玉葬花词
Ve, floroj velkas, falas, kaj petaloj drivas en l' aer'
Kiu kompatas pri la sven' de juno kaj aroma hel'?
Filandroj milde sxvebas super pavilonoj primaveraj,
salikaj flokoj nagxas kise al kurtenbrodajxoj belaj.
花谢花飞花满天,红消香断有谁怜?
游丝软系飘春榭,落絮轻沾扑绣帘。
Knabin' en sia cxambro nun morozas pri printempa sven';
nenio liberigas sxian povran koron el cxagren'.
Levinte la kurtenon, kun la hoj' enmane sxi elpasxas;
sed hezite, cxar treti la falintajn florojn sxi domagxas.
闺中女儿惜春暮,愁绪满怀无释处。
手把花锄出绣帘,忍踏落花来复去。
Paradas la aromon fresxan kaj la ulmo kaj salik',
ignore al petala falo de la pruno kaj persik'.
Sed venontjare prunaj kaj persikaj floroj ja revenos,
tamen la cxambro kaj la lito de l' knabino jam malplenos!
柳丝榆荚自芳菲,不管桃飘与李飞;
桃李明年能再发,明年闺中知有谁?
Finkonstruigxis nestoj aromaj en la tria monat' ---
hove, hirundoj, vi turmentis florojn, tute sen kompat'!
Ankaux venontjare vi bekadon al burgxonoj faros?
Sed tiam viaj nestoj super la senhoma cxambr' disfalos.
三月香巢已垒成,梁间燕子太无情!
明年花发虽可啄,却不道人去梁空巢也倾。
Ja tricent sesdek tagoj cxiujare. Sed kia la tag'?
Ponard' de vent' kaj glavo de frosto drastas en kuna atak'
Ve, kiel longe la petaloj cxarmaj firme sin retenos?
Cxu ne momenta blovo jam senspure ilin tuj forprenos?
一年三百六十日,风刀霜剑严相逼;
明媚鲜妍能几时,一朝漂泊难寻觅。