桃李不言魏以达 Vejda
Vejda kutimas pacience
fosi nian sulkon senbrue
kaj servas rete asidue,
tradukis Bakin kvintesence.
Por cxina movad' konscience
eLernon masonas konstrue.
Vejda kutimas pacience
fosi nian sulkon senbrue.
Penseon buntigas intence,
cxineskojn versas kontribue,
eLibrojn redaktas instrue,
kvin miloj membras rekompence.*
Vejda kutimas pacience...
* gxis 2008-01-24 pli ol 5580 retanoj membrigxis al la eLerna forumo.