回赠国柱,挂一漏万,还希谅解
Rimportreto
Guozhu
I.
Guohu, patro de ĉinesk’ amema,
iniciatinto diligenta,
per kreiva kapablo talenta,
ĉiam penas en ĝarden’ poema.
Li kultivis kun klopod’ prisema
pra-ĉinekajn idojn zorgosenta.
Guozhu, patro de ĉinesk’ amema,
iniciatinto diligenta,
la novulojn por prosper’ verdgema
elbakadas kun saĝec’ prudenta,
cele al perfekto fin-momenta,
daŭre marŝas jen per forto rema.
Guozhu, patro de ĉinesk’ amema.
II.
Guozhu, de vulp-feoj la fleganto,
tradukadis Liaozhai kun fervoro.
Mirrakontojn, kun zorgema koro,
li volvis per vest’ de Esperanto.
Ĉizis, pec’ post peco, li en kvanto
kvin cent ŝvita, pena en laboro.
Guozhu, de vulp-feoj la fleganto,
tradukadis Liaozhai kun fervoro.
Fosis li senhalte en konstanto
el la ĉina kultura trezoro
diligente, pene, sen langvoro,
por E-lingv’ de fajna eleganto.
Guozhu, de vulp-feoj la fleganto.
III.
Guozhu, senlaca verkant’ fruktdona,
verkas, skribas vere kaj sincere.
Laŭdas bon-aferojn li prefere,
pikas mavon li per bat’ bastona.
Popularas lia lingvo bona,
oni legas ĝue, laŭlitere.
Guozhu, senlaca verkant’ fruktdona,
verkas, skribas vere kaj sincere.
Kiel erudito ĉiokona,
Li verkadis vole kaj libere,
Serioze aŭ prikonsidere,
por movado espera, impona.
Guozhu, senlaca verkant’ fruktdona.
IV.
Guozhu, elokventa oratoro,
kuraĝigas kaj inspiras vere
aŭskultantojn per parolvaloro,
kiu fluas el la kor’ rivere.
Por afero nia, kun favoro,
li pledadas firme kaj ŝtalfere.
Guozhu, elokventa oratoro,
kuraĝigas kaj inspiras vere.
Paroladas li kun varma koro,
Ovacioj ondas enaere
kaj aplaŭdoj krakas prospere,
dank’ al liaj pio kaj fervoro.
Guozhu, elokventa oratoro.
V.
Guozhu, la rima pentrist’ elstara,
por amikoj verdaj de intimo,
pentras bildojn jen per versa rimo,
kun profilo delikata, klara.
Bildoj de l’ personoj ordinaraj
povas veki fervoron sen limo.
Guozhu, la rima pentrist’ elstara,
por amikoj verdaj de intimo,
pentras bildojn per ektuĉo kara,
per la kolorriĉa vers-esprimo,
kun elkora, sincera estimo,
kun favor’ al ili senkompara.
Guozhu, la rima pentrist’ elstara.