☆
Liu Changqing(709-786?),alinomata Liu Wenfang, lokano de Hejian (en nuna Hebei-provinco), estis poeto de Tang-dinastio. Li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en Kaiyuan-erao(713-741). Tiam Liu gxuis grandan famon pro lerta versado de kvinsilaba versoko. Li ecx nomis sian versajxon“la Granda Muro de Kvinsilaba Poemo”. Liaj versajxoj pri pejzagxo havas stilon similan al tiu de Wang Wei kaj Meng Haoran.
En la <Plena Kolekto de Tang-poemoj> kompilita en Qing-dinastio trovigxas 509 poemoj de Liu Changqing sub 499 titoloj en 5 volumoj, el kiuj nur malpli ol centono estas esperantigita.
Inter Tang-poemoj estas multaj pecoj pri ludo de muzikajxoj. Ankaux tiu cxi poemo de Liu Changqing temas pri tio. La poemo skribas pri malfurorigxo de antikvaj arioj neglektitaj de publiko, per tio la auxtoro versxas sian bedauxron pri talento sen rekonado kaj bonkonanto en la mondo. La unuaj du versoj pri muziko, la sekvaj du versoj pri sia sento kaj komento.
La tradicia cxina muzikilo harpo havas sep kordojn, tial la unua verso tiel nomas gxin.
“Sonore”auxdigxas la ludo. “Vent' en pinarbo”vivece aludas gxian melankolion kaj gxi dusence ankaux submencias pri la nomo de la ludata muzikajxo.
En Tang-dinastio(618-907) okazas sxangxoj al muziko. La t.n.“festena muziko”farigxis nova furoro, kies cxefa muzikilo estas bivo enkondukita el la okcidenta regiono. Sxangxigxis la apreza gusto de publiko. La nova muziko kiu esprimas gxojon de la profana rondo, estas bonvena. Dume, kvankam la malnova ario kia “Vent' en pinarbo”estas bela, tamen gxi vole-nevole odoras jam arkaisme. Kiom da auxskultantoj ankoraux volontas aprezi gxin? Tio vekis suspiron de la poeto. Ho,“ gxi jam ne plu furoras”,supozeble ege mankas la bonkonantoj. Tio redonas la auxtoran senton neakordigebla al la okazo. Liu Changqing havis neglatan vojon de funkciulo. Li travivis dufoje nejustajn degradojn. Tial li havis abundon da malkontento kaj penso, nekonvena al la laika mondo. Ke “bonkonanto estas malfacile akirebla”,tio estas la akcento de la poemo.
(Ecxino 2013-02-03)
☆
刘长卿(约709~约786),字文房,河间(今河北河间)人。唐代诗人。开元年间进士,刘长卿当时诗名颇大,尤其擅长五律,他曾自称自己的诗为“五言长城”。他的山水写景诗风格清淡,与王维、孟浩然颇为接近。
清编《全唐诗》收录了刘长卿诗5卷,499题,509首。被译为世界语的不到百分之一。
唐诗中有许多描写音乐演奏的作品,刘长卿写的这首绝句为其中之一。这是一首借咏古调的冷落,不为人所重视,来抒发怀才不遇,世少知音的小诗。前两句描写音乐的境界,后两句则是议论与抒情兼之。
琴是中国古代传统民族乐器,由七条弦组成,所以首句以“七弦”作琴的代称,。“泠泠”形容琴声的清越,逗起“松风寒”三字。“松风寒”以风入松林暗示琴声的凄清,极为形象,引导读者进入音乐的境界。而琴曲中又有《风入松》的调名,一语双关,取意精妙。
唐代音乐发生了变革。“燕乐”成为一代新声,乐器以西域传入的琵琶为主。公众的欣赏趣味变了,受人欢迎的是能表达世俗欢快心声的新乐。穆如松风的琴声虽美,却成了“古调”,又有几人能怀着高雅情致来欣赏呢?这使得诗人
从对琴声的赞美转为对时尚的感慨。“今人多不弹”的“多”字,更反衬出琴客知音者的稀少。这两句同时也借今人好趋时尚不弹古调,表现作者的不合时宜。刘长卿清才冠世,一生两遭迁斥,有满腹的不合时宜和一种与浮俗落落寡合的思想。“所贵知音难”,也正是《听琴》的题旨之所在。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro