dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 补发古诗077:欧阳修生查子

您是本帖的第 1810 个阅读者
树形 打印
标题:
补发古诗077:欧阳修生查子
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
补发古诗077:欧阳修生查子

☆[Noto 说明]   
Ekde 2012-07-01 gxis 2014-06-21 Guozhu sendis 100-foje afisxojn por la rubriko <Cxina Antikva Poemo> de la retpagxo El Popola Cxinio. Laux origina plano, mi devas fari resumon kaj indekson por la 100 afisxoj. Tamen ne cxiu afisxo estas akceptita de EPCx. Ili forigis la vic-numeron de cxiu peco. Tiel la indekso ne povus havi 100 ret-adresojn. Por konservi la indeksan integrecon, Guozhu intencas publikigi tiujn pecojn cxitie en eLerna Forumo, tiel niaj legantoj povas trovi la plenan indekson kun 100 ret-adresoj.
从2012-07-01 到 2014-06-21国柱为世界语中国报道网页寄了100篇稿件,每次介绍一首中国古代诗歌。按原定计划,要为这100篇稿件写一个小结,做一个索引。可是有少数稿件没有被中国报道网采纳(为此中国报道网并且取消了各篇的号码),这样一来,索引的号码就会不完整。为了保证这100篇索引的完整性,国柱打算把这些没有被中国报道网接纳的诗歌,补发在世界语学习论坛上。这样,读者就可以找到带100个网址的完整的索引。

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
A☆077
Ouyang Xiu(1007-1072)
  Lanterna Festo
Lastjare, en Lanterna Festo,
taghele pompas avenuo.
Ni al vespera rendevuo,
kiam lun' cxe salika kresto.
0=0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ =0/ -0/ =0/
0-0/ =0/ -0/ =0/
=0/ =0/ 0=0/ =0/
Revenas nun Lanterna Festo
cxijara, sed ne rendevuo.
Rob'makuligxis de larmfluo,
cxar mia karul' en foresto.
0=0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ -0/ =0/
=0/ 0=0/ -0/ =0/
0=0/ 0=0/ 0=0/
(0 sen-akcenta silabo, = gramatika akcento, - ritma akcento)
(Trad. Guozhu)

《生查子 元夕
(宋)欧阳修
去年元夜时,花市灯如昼。
月上柳梢头,人约黄昏后。
今年元夜时,月与灯依旧。
不见去年人,泪湿春衫袖。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2014/6/10 9:05:18
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Ouyang Xiu(1007-1072),kun adoltigxa nomo Ouyang Yongshu, estas lokano de Luling (en nuna Yongfeng-gubernio, Jiang'xi-provinco). Ouyang Xiu memtitolis sin Ebria Avo kaj Ermita Klerulo Liuyi. Li estas konfuceano, kortegano, verkisto de la Norda Song-dinastio (960-1127) kaj unu el la Ok Majstraj Verkistoj dum dinastioj de Tang kaj Song (618-1279 p.K.).
La 15-a tago de la unua monato lunkalendare havas la unuan nokton de plena luno en la nova jaro, kaj estigxis la Lanterna Festo en Cxinio. La nomita festo ekigxis en Han-dinastio (206 a.K. - 220 p.K.), prosperis en Tang-dinastio (618-907) kaj furoris en Song-dinastio (960-1279) kun pli granda amplekso kaj pompo.
Pro rigora etiketo en antikva Cxinio, la knabinoj estas malpermesataj libere eliri en ordinaraj tagoj. Escepte nur en la vespero de la Lanterna Festo ili povas eliri  de hejmo kaj arope ekskursi gxui lanternajn spektaklojn. Profitante la sxancon gefrauxloj povus sercxi por si amat(in)on.
Tiu cxi poemo enhavas du strofojn. La unua strofo estas rememoro; la dua strofo versas pri realo.
La unua strofo versas pri gxoja rendevuo en lastjara Lanterna Festo. Tiam preskaux cxiuj logxantoj de la urbo eliris ekskursi, gxui la spektakolojn tra la tuta nokto. Salikoj dancas en zefiro. Luno brilas sorcxe. Rendevuoj okazas en romantika etoso.
En la dua strofo la auxtoro revenis al la malnova loko de lastjara rendevuo. Ankoraux same pompas la lanternoj, ankoraux same brilas la luno sorcxe, ankoraux la same homplenaj stratoj kun ridoj kaj gxojaj interparoloj. Sed ne vidigxas la amata homo de lasta jaro. Restas nur li sola, fronte al la prospera spektaklo sub la soleca luno. Kiom drasta falo de la sento! Kiom forta piko de perdo kaj soleco, kiuj mordas la koron de la auxtoro. Ho veinde!
Tio okazis ne nur al antikvuloj, sed ankaux okazas al la nuntempaj homoj. En la homa mondo estas tro multe da sentimentaloj kaj bedauxroj, cxio sencxese sxangxigxas. Kiam ni retrorigardas, multaj malnovaj homoj jam ne plu vidigxas. Postrestas cxitie nur la malgxoja staranto kun dolora koro. Ecx se li havas maron da amo, sed al kiu li povas eldiri?
Cxinaj poetoj versis nubojn da poemoj pri la Lanterna Festo. Tiu cxi poemo versita de Ouyang Xiu gxuas furoron dum mil jaroj per sia sincera amo kaj popolkanta stilo.
Laux alia onidiro, la auxtoro de tiu cxi poemo estas alia poetino Zhu Shuzhen en la Suda Song-dinastio (1127-1279).
(Ecxino 2014-01-05)

欧阳修(1007年-1072年),字永叔,号醉翁、六一居士,庐陵(今属江西省永丰县)人,北宋儒学家、作家、官员,为唐宋八大家之一。
元夕,正月十五,是开年的第一个月圆之夜(元宵),俗名灯节。
中国元宵节开始于汉朝,兴起于唐代。宋代元夕,更是规模大,规格高,非常热闹。
古时礼教森严,年轻女孩们平日里不允许出外自由活动,只有在元宵节晚间,可以结伴出来游玩赏灯,未婚男女借着赏花灯可以为自己物色意中人。
这首诗分上下两片。上片是回忆;下片写现实。
上片追忆去年元夜的欢会。此夜,万人空巷,倾城出游,观灯赏景,通宵达旦。明月皎皎,垂柳依依,欢聚约会,是那样的浪漫!
下片抒写今年元夜重临故地,依旧是灯火灿烂,皎月当空,依旧是热闹街市,欢声笑语。但是“不见去年人”了,只留下了他独自一人,空对一片繁华景象,空对孤月。情感何其跌宕,莫大的失落感,孤独感,直达心头。悲矣,
古人如此,今人亦然。世间总有太多的伤感和遗憾。世事在变,沧海桑田。回眸寻望,昔人都已不见,此地空余断肠人。便纵有柔情万种,更与何人说?
中国诗人写元宵节的诗歌极多。欧阳修这一首情思真挚,更具民歌风味。成为千古绝唱。
一说,这首诗为女诗人朱淑真所作。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2014/6/10 9:07:27

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询