Renkontigxo kun E-amikoj en Jingchuan
(2006-08-06)
Anstataux al UK en Italio,
mi venis al Gansu unuafoje.
Por renkonti en Jingchuan-gubernio
kun verdkoraj samideanoj gxoje.
Tianjiagou en la pitoreska monto
nin per naturdotita bel' allogas.
Kasxigxas diste de la polva mondo,
vilaoj sub densejaj ombroj lokas.
En lag' vidigxas fisxoj tra akvpuro.
Auxdigxas kaj cikadoj el salikoj.
Tamen por mi la plej granda plezuro---
babili Esperante kun amikoj.
Cxion priversis kvazaux la poeto
en fama LA MODESTA KABINETO:
Kio gravas por la monto, ne la alto,
Kie logxas feo, alvenas famo.
Kio gravas por la akvo, ne la profundo,
Kie logxas drako, estigxas mirindeco.
Tiu cxi kabineto, kvankam tre modesta,
tamen bonodoras dank' al mia virto.
Muskveluro surrampas la sxtuparon verda;
herbfresxo penetras la kurtenon smeralda
Kunbabilas gxisostaj verdkoruloj,
cxeestas neniam sensciaj malkleruloj.
Cxi-tie oni povas versxi sian koron,
aux diskuti nian Esp-laboron.
Sen krokodilado orelgxena,
konversacio fluas en atmosfer' edena.
En Esperantujo ni nin revidas.
Nian vojon la verda stelo gvidas.
Guozhu gxoje diras:
Kio pli inspiras?