dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 直言不讳李奈西 Li Naixi

您是本帖的第 2401 个阅读者
树形 打印
标题:
直言不讳李奈西 Li Naixi
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
直言不讳李奈西 Li Naixi


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
☆ Li Naixi
 
Li Naixi, kara pioniro,
multon fondis per karito,
por cxina movad' grandmerito.
Kial vanas verda aspiro,

Nuligxis revo, bondeziro?
Kia vund' al cxi emerito!
Li Naixi, kara pioniro,
multon fondis per karito.

Kritik' lia kiel rapiro,
malkasxema al hipokrito,
sen eviti ecx pri nomcito.
Ni memoras lin kun admiro,

Li Naixi, kara pioniro.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/2/16 6:19:37
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

九十老人肺腑之言

作者: 李奈西        转贴:Sawkio [1999.07.18, 23:29]

    我国的老世界语者李奈西老人今年已经九十多岁了。他仍然对我国世运表示出莫大的
关心。最近我读到他的一篇文章《我的理想成了幻想》,文章的题目虽然显得悲观了一些,
但是其中的许多情况反映了中国世运的一些历史面貌和特殊性。虽然我无法稽考其中的真
实性,但是我希望大家可以读一下,思考一下中国世运的体制问题。

          我的理想成了幻想

                            李奈西
       
    我国世界语运动走过的道路是很艰苦曲折的。全国解放以前在军阀混战和蒋介石剿共
卖国时期不用说了。我们党虽然一贯支持,因此在二三十年代较为活跃。但全国解放以后,
1950年创办了《中国报道》双月刊,1951年成立了“中华全国世界语协会”,开展了世界
语工作活动。但由于受外国(苏联)反对世界语的影响和党内个别人认识不清及左倾思想
的干预,只有三年时间,刊物就停刊,协会也停止工作。1956年才由于胡愈老和胡乔木同
志等的努力,才又于1967年恢复了出版。但仍有个别人对于世界语持有反感,向对外文委
的领导人规定了限制,认为世界语工作只能对外宣传,协会不能随便对内作宣传学习活动,
世界语者个人不能随便和外国世界语者通信。
    我在1958年夏被派到协会主持工作和主编《中国报道》,首先就是听取这个规定。协
会只能是挂一个牌子,成了有名无实的团体。编制上只有十二个人,办刊物。后来又被裁
去二名(伙夫和通信员),成为十个工作人员,也没有经费预算。只每月向对外文委领十元,
作为日用,用完了以发票报销,再领十元。《中国报道》也只报销出版发行费用。直至1963
年7月陈毅同志参观了世界语工作成绩展览,并在第一届全国世界语工作座谈会上讲话:
盛赞成绩很大,世界语工作很重要,应该继续培养接班人,以免绝种;可在全国高等院校
作为第二外语开课;并在北京召开国际世界语大会。这样才向高教部申请开办高校世界语
教师班(一共办了八期),同时通知全国高校以世界语作为第二外语。全国各地也开办了世
界语学习班。这样世界语才在全国各地活跃起来。
在文化大革命时期,外文局长罗俊被打成走资派,接任的人又不愿领导协会。“四人帮”
只好将协会交给高教部领导,协会于是又等于停止了工作。
    1997年四人帮倒台后,罗俊又恢复原职。他与胡愈老、叶籁士、陈原协商改组协会,
与《报道社》脱离组织关系,自编预算。罗要我向高教部取回档案,恢复外文局领导。当
时我不愿回《中国报道社》工作,自愿到协会工作。我当时认为协会是群众组织,只靠政
府拨给经费维持是不能长久的,协会应当有经济来源。如成立世界语出版社(也可以出版
有价值的中文书籍);成立世界语书店;创办会刊;还可以吸收会员收会费。所以1980年
我首先出版了几本对照读物和注释读物,同时成立一个书刊服务部作为将来开书店的基础。
但因用人不当,所用负责人不负责任,函购书籍的人不少,但钱寄来了,书不寄去,来信
控告的人很多。1983年罗俊去职,接任的人对世界语有成见,不愿接管协会。他只好当众
宣布以后协会作为《中国报道社》的附属机构,由《报道社》接管,体制颠倒了。同时《中
国报道社》张企程也去职。我错误地推荐,调画报的许善述来接任。他来后认为书刊服务
部办得不好,要接过去由他办,强行接过去。移交时虽交出二万多元,但也查出还有二千
多封信没有处理,其中大多数没有拆开看过,而且大多数都夹有钱钞。有的我看过了,并
批有速办字样也没有办理。我虽然经常催负责人要经常检查办理来信,但他根本没有理会。
这样才知道负责人太坏,我任用了匪人。不过许接收过去也同样办不好,只得改为“世界
语书店”,承包给个人办理,而她竟限制只出售中文书籍,不出售世界语书,使这间书店成
了挂羊头卖狗肉。至于经济怎样处理我还是深有怀疑。
    世界语出版社批准以后,我画好图章模样,请其他二人去刻(协会编制只有四人),求
之再三他们就是不去。祝明义还说,我们要出版社干吗?我没办法,请《报道社》的人代
刻,但刻好了他们将出版社据为己有,协会也不能出书了。
    1981年我倡议办一份协会会刊,请示罗俊。他说,你要办可以,但一个人我也不增加。
我只好邀集几个人作业余编辑。刊物定名为《La Mondo》,以示继承三十年代初办《La
Mondo》的不屈精神。于1982年初试刊三期双月刊。我一共办了六期,许善述又认为应由
他来编辑,办为月刊,强行接收过去,把我登了一半的稿子都半途停止,其他投稿都一律
拒绝。不过以后还又改为双月刊了。我成了只批发稿费的傀儡,我只好退出编辑部。这样
我的三个理想也终于成了幻想了。
    协会颠倒体制的畸形现象,我也写报告给文化部,应象翻译家协会一样由文化部直接
领导,这样才是平等对待。现在由《中国报道》领导是体制颠倒的,因《中国报道》原是
协会会刊。但报告去后,如石沉大海。现在陈毅同志、胡愈老、胡乔木都已先后仙逝,关
心协会的有权势的高级领导人已没有了,协会的前途我觉得实堪疑虑!

1999.1


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/2/16 6:25:09
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
 图片点击可在新窗口打开查看
Unua-pagho >> Esperantujo >> Kiu estas Kiu en E-ujo

 

 

 

 


Li Naixi -- senlaca semanto de Esperanto

de HOU ZHIPING*

    Li Naixi estis bone konata en la china Esperantujo. Li, veterana esperantisto, ghuis altan prestighon, char en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento li faris grandajn kontribuojn al la china Esperanto-movado.

    Mi konatighis kun li antau 40 jaroj. En 1963 mi diplomitighis el universitato kaj eklaboris en la redakcio de El Popola Chinio. Tiam li estis direktoro de la oficejo de la China Esperanto-Ligo kaj gvidis la chiutagan laboron de EPCh. Tiam estis nur dekkelkaj personoj de ChEL kaj EPCh, tamen multaj el ili estas eminentaj personoj de la china E-movado, kiaj Venlo Fon, Tikos, Honfan, Zensto, Laulum kaj Ivan Ko. Li Naixi laboris en mia najbara chambro. Li estis gvidanto diligenta kaj facile alirebla.

    En 1979 li farighis asista ghenerala sekretario de ChEL. Gvidate de Hujucz, Jhelezo kaj Chen Yuan, li funkciis kiel asistanto de Ch. Chen kaj faris multe da laboroj por la enlanda E-movado. Tiutempe mi laboris kiel redaktoro de EPCh kaj "La Mondo". Ni ofte diskutis pri laboro. Lia fideleco al Esperanto vekis mian respekton.

    Meze de la 90-aj jaroj li verkis la artikolon "Miaj rememoroj pri Esperanta lernado kaj laboro", kiu profundigis mian konon pri li. Mi pensas, ke chiuj, kiuj legis tiun artikolon, estas kortushitaj de lia kontribuado kaj diligenteco. La china E-movado devas atribui siajn sukcesojn al la diligentaj semantoj, kia Li Naixi.

    La 31-an de marto, 2003, li forlasis nin por eterne. En sia 95-jara vivo li omaghis 80 jarojn al Esperanto kaj 30 jarojn sin okupis profesie pri Esperanto.

Amo al Esperanto

    S-ro Li Naixi naskighis en 1908 en Meixian-gubernio de Guangdong-provinco. Li pasigis sian infanecon en la tempo, kiam Chinio estis turmentata de eksterlandaj agresantoj kaj kaoso levita de chinaj militaristoj. Li abomenis militon kaj amis pacan kaj kvietan vivon. En 1925 li legis artikolon pri Esperanto en revuo "Studentoj" kaj ekinteresighis pri tiu artefarita lingvo. Post du jaroj li achetis Esperantan lernolibron kaj aliajn E-legajhojn kaj komencis memlerni la lingvon. En 1929 li estis arestita pro revolucia aktivado. En la malliberejo li sin anoncis por partopreni E-korespondan kurson, okazigitan de la Shanhaja E-Asocio. Hujucz, Bakin kaj aliaj veteranaj esperantistoj, kiuj kumulis instruadon en la kurso, persone korektis liajn hejmtaskojn. Li sentis ghojon kaj felichon en tio kaj decidis daurigi sian lernadon de Esperanto en la estonteco.

    Novembre de 1931 li estis liberigita kaj migris en multaj lokoj de Chinio. Malgrau tio li ne forgesis Esperanton. La 30-aj jaroj estis tempo, kiam E-movado viglis ne nur en Chinio, sed ankau en la tuta mondo. Tiam la maldekstra E-organizo kaj proletaj esperantistoj tre aktivis en Sovetunio, Orienta Europo kaj Germanio. Agitate de la slogano "Per Esperanto por la liberigo de Chinio", esperantistoj en Shanhajo, Pekino, Kantono kaj Wuhan aktive sin okupis pri nacisava kaj progresa kultura movado kaj eldonis multe da Esperantaj legajhoj. Li Naixi mendis E-legajhojn chinajn kaj alilandajn kaj membrighis al UEA. Poste en Guiyang li funkciigis sian unuan E-kurson. En la Kontraujapana Rezistmilito li vojaghis al Wuhan, Xi'an, Chongqing, Hongkong kaj aliaj lokoj kaj konatighis kun Tikos, Venlo Fon, Eltunko, Ch. Chen kaj aliaj famaj esperantistoj. Li chinigis poemojn de Julio Baghy kaj lian novelon "La Teatra Korbo" kaj publikigis ilin en lokaj gazetoj. Li kompilis ankau Esperantan krestomation kaj poste fondis E-presejon kune kun Venlo Fon.

Kontribuo al Esperanto post naskigho de ChPR

图片点击可在新窗口打开查看    En 1949 naskighis la China Popola Respubliko. En 1950 naskighis la revuo El Popola Chinio kaj en la sekvanta jaro la China Esperanto-Ligo. Li Naixi cheestis fondkunvenon de ChEL kaj tradukis artikolojn por EPCh. En 1958 li farighis profesia esperantisto en ChEL, kaj tie li laboris 30 jarojn. Ekde 1960 al la redakcio de EPCh venis aro da junaj esperantistoj, dank' al kiuj la profesia esperantistaro farighis pli potenca. Sub lia gvido oni reformis la revuon, aldonis al ghi fotojn kaj kolorajn paghojn, plirichigis ghian enhavon kaj donis pli da atento al korespondado. Dank' al tio la revuo allogis multe da chinaj kaj alilandaj legantoj. Li organizis esperantistojn por traduki kaj eldoni Esperantajn librojn. En 1963 li proponis okazigi Esperanto-ekspozicion. Vicchefministro kaj marshalo Chen Yi vizitis la ekspozicion kaj faris fervoran paroladon subtenantan Esperanton. Tio multe akcelis disvolvighon de Esperanto en Chinio. Post tio Li Naixi organizis Esperanto-kurson partoprenatan de instruistoj el 11 superaj lernejoj kaj funkciigis E-kurson en 10 universitatoj. Samtempe kun tio la Pekina Radio-Instituto funkciigis kurson cele kulturi profesiajn esperantistojn por ChEL, EPCh, Fremdlingva Eldonejo, Guoji Shudian kaj China Radio Internacia. Tiuj kursanoj poste farighis chefa forto de la supre menciitaj establajhoj. Por sukcesigi tiun kurson li kontaktighis kun lernejoj, varbis studentojn, elektis instruistojn kaj faris aliajn detalojn. Li subtenis ankau Esperanto-radiodisaudigon kaj donis grandan helpon al ghi.

En la jaroj de reformado kaj pordmalfermo

    Komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento venis alta tajdo de Esperanto-lernado en Chinio. Por kontentigi la bezonon li proponis fondi revuon "La Mondo" kaj mem funkciis kiel ghia chefredaktoro. "La Mondo" ludis gravan rolon en disvastigo de Esperanto en Chinio.

    Por liveri pli da Esperantaj legajhoj al la komencantoj li proponis fondi la Chinan Esperanto-Eldonejon kaj libroservon de ChEL. En kelkaj jaroj ChEE eldonis serion da lernolibroj, E-legajhoj kaj vortaroj.

图片点击可在新窗口打开查看    En la 80-aj jaroj li turnis grandan atenton al fondo de la societo "Amikoj de Esperanto", okazigo de la Unua China Kongreso de Esperanto en Kunming kaj prepara laboro por la 71-a UK en Pekino. Samtempe li ne malstrechis sian penadon por kulturi E-instruistojn. Sub lia gvidado en 1981-1988 okazis 8 kursoj de E-instruistoj en altaj lernejoj, kie lernis 200 instruistoj.

    Li Naixi estis fekunda E-tradukisto. En la 80-aj jaroj li elesperantigis multajn verkojn, kiaj "La Lanternisto kaj Aliaj Noveloj", "Mashin-mondo", "Dio Rekompencu Vin", "Versajhoj en Prozo (de Turgenev)", "Taglibro de Anne Frank" kaj "Johano la Brava".

图片点击可在新窗口打开查看    Li emeritighis en 1987. Post emeritigho li daure korespondis kun alilokaj samideanoj. Antau sia morto li ankorau zorgis pri la 89-a UK en 2004. Komence de 2003 mi kaj miaj kolegoj gratulis lian 95-jarighon en lia hejmo, kio okazis kvazau hierau. Tute ekster mia atendo, li tiel rapide forlasis nin. E-asocioj de diversaj lokoj de Chinio sendis kondolencajn telegramojn por montri sian profundan funebron al li. La chinaj esperantistoj neniam forgesos liajn elstarajn kontribuojn al E-movado.
______________
    * La autoro estas eksvicdirektoro de la redakcio de El Popola Chinio kaj konstanta komitatano de la China Esperanto-Ligo.

 

[此贴子已经被作者于2008-2-16 6:31:29编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/2/16 6:27:12
WEISHAN
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:银牌世界语者
文章:157
积分:1590
门派:无门无派
注册:2006年11月14日
4
 用支付宝给WEISHAN付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给WEISHAN

发贴心情

藏头诗《李奈西直》

李老忠心为世运。

奈何人微言亦轻。

西去撒手人寰日,

直念拳拳E语情。

ip地址已设置保密
2008/2/17 18:03:45
trigo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:84
积分:881
门派:无门无派
注册:2008年1月13日
5
 用支付宝给trigo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给trigo

发贴心情

La sinjoro similas al Johano,la Brava   人比勇敢的约翰

La afero restadas kiel Babelo,la granda 事成理想的梦幻

ip地址已设置保密
2008/2/20 20:21:41
WEISHAN
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:银牌世界语者
文章:157
积分:1590
门派:无门无派
注册:2006年11月14日
6
 用支付宝给WEISHAN付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给WEISHAN

发贴心情

彭兄

批的精辟

ip地址已设置保密
2008/2/20 22:27:08

 6   6   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询