此主题相关图片如下:
冰心的作品很早就被翻译成世界语。下面的一篇文章是钟宪民世译,于年1928年年发表的(距今整八十年了。)福建的刘秉钧老人,与冰心是同乡,研究冰心的事迹。读到此文后,找国柱要双语稿。国柱为他手抄了一份寄去。他把抄件放在书信一起,“只在此室中,书深不知处”,找不到了。再次来信索取,国柱再次为他手抄一份。刘老先生感到意外和惊喜。如今刘老已经仙逝,这一段故事也成了往事、佳话了。
Rimarko de Red.: La suban tradukon ni represas el La Modela Lernolibro de Esperanto kompilita de Sx. M. Chun kaj eldonata de Esp-Eldonejo 1928 en Sxanhajo.
http://www.elerno.cn/penseo/pen96.htm
Bingxin (1900 - 1999 )
RIDETO
La pluvo iom post iom cxesis brui, klara lumo ensxtelis tra la fenestro. Malfermante gxin, mi rigardis supren; la nuboj jam disflugis, la restintaj pluvgutoj tremetis kaj rebrilis de l' luna lumo kvazaux miloj da perloj. -- Mi neniam supozis, ke post maldolcxa pluvo ekestos tia ravega kaj bela bildo.
Tiel starante apud la fenestro dum momento, premanta malvarmo sentigxis; turnante min mi perceptis, ke miaj okuloj nebuligxis, cxio fandigxis en luma nebulo; sed peco da pala lumo banis la angxelon en la bildo sur la muro.-- Tiu cxi angxelo en blankajxo, alprenante al sia brusto faskon da floroj, kaj etendante siajn flugilojn, ridetas al mi.
"Tiun rideton mi jam konis sed kiam..." Senkonscie mi eksidis apud la fenestro enprofundigxis en meditado, en silenta meditado.
La kurteno de mia sxlosita koro nun malfermigxis, kaj tie aperis impreso de antaux kvin jaroj. -- Tre longa vojo multe surpasxita de mulojestis glitigixinta, la akvo en la defluiloj de la kamparo brue fluis. La verdaj arboj estis cxirkauxe kronitaj per dika tavolo da malseka fumo. La nova arkajxa luno simila al falcxilo pendis super la arbsuproj. Mi promenis tie, sxajnis al mi, ke apud la vojo staris knabo premanta alsi plenmanonda io blanka. La mulo jam preterpasis, kaj mi posten turnis mian kapon. Li cxirkauxprenis al si florojn, kun nudaj piedoj, kaj ridetis al mi.
"Versxajne mi jam vidis tiun rideton !" Mi ankoraux meditis -- silente meditis.
Alia kurteno en mia koro malfermigxis, impreso ricevita antaux dek jaroj obscure aperis. la pluvgutoj de la tegmentrando gutadis sur mian veston. La akvsxauxmajxoj sur la perono ke l' korto fluis sencxese turni?ante. La tritik-kampo kaj la spaliro de vinberujoj ekaperis kun nova, fresxa verdeco. Estis belege ! Baldaux la pluvo cxesis, mi malsupreniris la deklivon, kaj renkonte mi vidis la lunon gracie sin levanta de la mara surfaco. Subite mi ekmemoris, ke mi jam perdis ion. Haltante momenton kaj min turnante posten, mi vidis maljunan virinon en la pajl-tegmentita domo...Sxi cxirkauxprenis faskon da floroj sin apogante sur la pordo, kaj samtempe sendis al mi rideton.
Tia sama bela aperajxo, kvazaux sxvebanta araneajxo, kunfandigxis.
Tiam sxajnis al mi, ke mia koro farigxis neordinare luma kaj trankvila, kaj mi samtempe sentis kvazaux mi ekpasxas en la lando de angxeloj, kaj tian gxojon kian vojagxanto sentas kiam li revenas hejmen. Antaux mi aperas tri ridetoj samtempe kunfandigxantaj en ama harmonio.
El la Cxina moderna literaturo
tradukis Sx.M. Chun