S-RO YE, LA AMANTO DE VINO
S-ro Ye estas homo drinkema, bonvirta kaj humura. En sia domo li konservas sortimenton da vinoj, cxu cxina aux fremdaj,cxu memfaritaj aux kun diversaj infuzajxoj, ekz-e de kapsikoj, anizoj, licioj kc. Ja fresxe kaj mirinde specifaj, kun aparta eleganteco!
S-ro Ye estas serena, grandanima, neniam avara. Cxiufoje, kiam venis amikoj, li certe eldonis la vinon. Tute senlaca, li ofte akompanis la gastojn gxoje drinki gxis ebrio, kaj tiam li ekkantis kaj dancis, movante siajn manojn kaj piedojn, kvazaux imitante la gimnastikon Ludo de Kvin Bestoj.
Kaj li ankaux scipovas imiti dialekte la parolon de iu gravulo, taktoplenan, versimilan.
Aux li ekludis por ni melodion per busxharmoniko, tre viglan kaj sonoran.
Lia granda sagxo sub sxelo de malsagxulo estas admirinda.
Kaj liaj humuraj vortoj tre ofte igis nin eksplodi per ridoj!
Timante sian regalon ne-perfekta, s-ro Ye kuiris frandajn pladojn, kies menuo estis:
senebriiga salato, frikasajxo de viando, poreo kun stufitaj salikokoj, boligitaj junaj sojfaboj, sukere miksitaj tomatoj.
Edzino de s-ro Ye devenis el nobla familio de klerulo. Sxi estas afabla, bonkora, varma kaj sengxena. Sxi drinkis,sed diskrete; sxi fumis, nur iomete, kiel vera modelo de bofilino en nobla familio! kaj sincera pliagxa bofratino inter geamikoj!
Ho, kiel felicxa estas s-ro Ye! Ho, kiel felicxaj estas ankaux ni!
Okaze de la kunsido en Baotou, somere 2005, s-ro Ye estis rekomendita kaj elektita kiel la Prezidanto de la Ligo de Esperantistaj Drinkemuloj (LED), por la unua mandato. Nur vi meritas por tiu glora funkcio. Kaj ankaux nur vi povas liveri la sxancojn al esp-istoj, pere de vino kiel peranto, uzante Esperanton kiel ilon, por intersxangxo de spertoj en ekzercaj verkado kaj praktika aplikado!
Malgranda korto en Gongjian-strateto,
Fama hejmo cxe Shichahai de majstro!
Atestas centjara persimona arbo,
Jada vintaso akompanas bibliotekon!
Neniam cxesis via plugado per plumo.
Rara kolekto akirita dank' al penado!
Gloron al la postlasitaj verkoj,kiujn
admiras kun respekto eruditoj cxinaj kaj fremdaj!
Plurfoje mi vizitis la hejmon de s-ro Ye,
kaj gxuis nektaron konservitan de vi.
Ni babilis pri interesaj novajxoj de verdaj amikoj,
kortusxite de jarcenta Esperanto-movado.
Felicxon, sanon al vi, karaj gesinjoroj Ye!
dedicxas Qi Jian
esperantigis Micxino
------------------------------
作者 [ 戚键 ] - 2005年09月13日 下午 4时48分
★ 叶公好酒! 浏览次数 [ 135 ]
叶公好酒
公好酒而有德有趣。府藏中外名酒各异;自酿泡酒有别。凡辣椒泡酒、大料泡酒、枸杞泡酒,新奇独特,别具风雅!
公开朗大度,不吝啬,凡友至,必奉出。毫无倦色,陪至酣时,或高歌漫舞,仿五禽手之足之蹈之;或学说某伟人话语,抑扬顿挫,惟妙惟肖;或口琴一曲,激情奋发,音韵悠扬!其智者大愚之状令人景仰;其话语幽默之趣令人捧腹!
公恐不周而烹饪佳肴,名曰:醒酒沙拉、眉菜扣肉、韭菜闷大虾、清水煮毛豆、糖拌西红柿是也!
公夫人大家闺秀,面善心慈,热情大方。酒小斟;烟数口。真名家闺媳风范!朋友大嫂典型!公幸甚!吾辈幸甚矣!
适逢包头会议,公被推首任世界语者酒会之会长,唯公有德此任。更为世界语者以酒为媒,用世界语为工具,交流习作心得,互通应用经验,而提供广泛之机会也!
恭俭胡同小院,什刹海边名家!百年柿树见证,藏书玉樽相伴!仙尊笔耕不辍,珠玑辛劳购得!遗作流芳万世,中外学者钦服!数访叶府庭院;品公珍藏佳酿;述绿友新闻趣事;感世运百年沧桑;祝公嫂幸福健康!
-------
作者 [ 韦山 ] - 2005年09月13日 下午 5时25分
★ Re: 叶公好酒! 浏览次数 [ 97 ]
余读此文,不禁拍案叫绝。叶公尊容,活灵活现,跃如纸上。 余亦曾数度与戚键君及众位E友欢聚叶府小院,呼朋引类,推杯把盏。酒至酣处,亦歌亦舞,共话世语,酣畅淋漓,把酒临风之时,亦有宠辱皆忘之感,此乐何极?惟我酒会诸君能享此清福,幸甚!当为戚键君此文浮一大白。
--
作者 [ Trigo ] - 2005年09月13日 下午 5时49分
★ 妙文! 浏览次数 [ 97 ]
妙文!
四十小时的火车没有枯坐。
叶府之酒没有白喝,蒙古人之奶酒亦没有白喝。
GUOZHU公已应承为你译出。事后可请一书法家书写,再着玉溪女刺绣,赠与叶公,悬于叶府之某一角落。岂非雅事耶?
--
Leginte la mirindan eseon "SINJORO YE, la amanto de vino", verkitan de Qi Jian, mi ja devas iel ehxi, do versis rondelon kiun mi humile donacas al kara samlokano-samideano Ye Nianxian.
Guozhu. Tri tagojn antaux la Mez-auxtuna Festo de 2005.
----------------------------------------------------------
SINJORO YE, la amanto de vino
(2005-09-15)
Sinjoro Ye, la amanto de vino,
drinkema, sed bonvirta kaj humura,
droninta en vin-etoso kultura.
Lia kvadrata korto en Pekino
allogas cxiam per sorcxa fascino
de franda menuo kaj bel' natura.
Sinjoro Ye, la amanto de vino,
drinkema, sed bonvirta kaj humura.
Komplezo de la gastama mastrino,
esperantista bofranjo figura,
spicis Bakhxanalion pli plezura.
Ebrie dancas rave je la fino
Sinjoro Ye, la amanto de vino!
读戚键妙文《叶公好酒》,不可无和。谨依原意,作世界语回旋曲一首,书赠叶公。
叶公好酒
叶公好酒,有德有趣。
四合小院,风雅独具。
绿满京华,大智若愚。
叶公好酒,有德有趣。
更喜大嫂,风范典仪。
主雅客勤,高朋满聚。
叶公起舞,五禽之戏!
国柱于乙酉年中秋前三日
--
作者 [ 戚键 ] - 2005年09月19日 下午 4时01分
★ Re: 赠戚键君 浏览次数 [ 53 ]
叶念先老师的赠诗使我倍感荣幸!在北京临时工作期间,数次拜访叶府,饮酒述清之时,提出想写一篇“叶公好酒”的文章,但是当时没任何思路和计划。在从厦门回昆明的火车上,一个人冷静地回忆起在京百日的经历,突然脑海中出现了清醒的思路和文稿。立刻提笔写下“叶公好酒”一文以抒发对叶公的敬意!对大嫂的尊敬!对数访叶府的眷念!不知何时何日能再访叶府,和诸位好友再会畅饮!“叶公好酒”一文经胡国柱老师亲自译成世界语,更是锦上添花。加上胡老师的回旋曲一首,真可谓画龙点睛之神韵!在此再次谢谢俩位老师!
作者 [ 朋友 ] - 2005年09月19日 中午 12时52分
★ 赠戚键君 浏览次数 [ 83 ]
赠戚键 叶念先
夏末同游大草原,
秋初寒舍更欢颜,
世情难丧希望者,
与君一醉一陶然。
蒙族儿女傣歌舞,
中华四方美景繁。
善饮善为不辞劳,
红尘争做好儿男。
2005年9月7日