Erosxenko125爱罗先珂(5)
此主题相关图片如下:
* 05
Julija vizitas Moskvon kun fervoro,
sed sxi suspekton sentas post esploro.
05 * 乌国学者尤丽雅,现场考查生疑问
En Ukraino vivas esperantistino Patnanj Julija, kiu dum multaj jaroj okupas sin speciale per la studo pri Erosxenko. Stilo de esploro far Julija estas serioza kun realisma spirito. La verkajxo <Unu Pagxeto en Mia Lerneja Vivo> de Erosxenko tre interesas Julija-n. Pro la granda interesigxo Julija volas fari pli detalan esploradon. Julija do speciale vizitis al la Blindul-lernejo en Moskvo (adreso:1. Mescxanskaja, 11 )kaj trovis ke la lernejo estas vere proksima de la domo de la te-komercisto s-ro Perlov(adreso:1. Mescxanskaja, 5). Julija zorgeme legis koncernan arkivon pri la lernado de Erosxenko en la blindul-lernejo. Tamen, en la nomlisto de tiuj famuloj kiuj vizitis la blindul-lernejon inter la jaroj 1883-1910 sxi trovis nenion pri la vizito de Li Hongzhang al la nomita lernejo. Tio vekis suspekton de Julija. Je la 9-a de marto 2009 Julija sendis leteron al Guozhu pri tiu problemo. Pli frue en 1983 Guozhu faris cxinigon de <Unu Pagxeto en Mia Lerneja Vivo> de Erosxenko kaj metis tion en la Dauxrigan Lernolibron de Esp-o kompilitan de Guozhu kiel unu lecionon. Siatempe en 1983 Guozhu ankaux kredis tion rememoro de Erosxenko pri lia vera travivajxo en la blindul-lernejo. Ricevinte la leteron de Julija, Guozhu ankaux komencis studi la cxinlingvajn materialojn, cxefe pri la vojagxo al Euxropo kaj Ameriko kiun Li Hongzhang faris en 1896.