此主题相关图片如下:
* 08
Dum monda rondvizito al ok landoj,
sen tusx' al ter' japana liaj plandoj.
08 * 遍访欧美共八国,誓不登陆过横滨
En 1896 (la 22-a jaro de Guang'xu-erao, Qing-dinastio) kiel la speciala sendito de Cxinio, Li Hongzhang laux invito veturis al Rusio por cxeesti la solenan kronadon de la caro Nikolao II, samtempe li ankaux vizitis al aliaj sep landoj Germanio, Nederlando, Francio, Belgio, Anglio, Usono kaj Kanado. Lia delegacio konsistis el 43 membroj, el kiuj kvin estas fremdulo-sekretarioj.
Antaux du jaroj en 1894 okazis la mara milito inter Cxinio kaj Japanio. Cxinio suferis grandan malvenkon. Laux ordono de Kortego Li Hongzhang veturis al Japanio fari traktadon pri repacigxo. La intertraktado iris en la Domo Printempa Velo kaj Li Hongzhang suferis pafvundon far japana asasinisto. Fine estis subskribita la Traktato de Shimonoseki, laux kiu Cxinio devas cedi al Japanio siajn teritoriojn Taiwan, Penghu, Liaodong-duoninsulon kaj pagi monkompenson je la sumo de 200,000,000 taeloj da argxento. Tiel Li Hongzhang estis rigardata de cxina publiko kiel naciperfidulo. Laux onidiro, post subskribo de la Traktato de Shimonoseki Li Hongzhang donis jxuron ke
“li neniam plu tusxu la teron de Japanio dum sia tuta vivo”. Dum sia rondvojagxo tra la mondo en 1896, cxie, kie Li Hongzhang alvenis, li estis bonvenigata de lokaj suverenoj. Dum la vojagxo revena al Cxinio, li devas sxangxi alian sxipon cxe japana haveno Jokohamo, Li Hongzhong ordonis ke oni metu pastabulon inter du sxipoj por lia transiro al la alia sxipo sen tusxo al la japana tero. Tiamaniere Li observis la jxuron kiun li mem donis siatempe.