Ekzistas ankaux alia speco de rakontoj: “Memkonfeso de la auxtoro”en la stilo de la unua persono. Ekz-e, en 1913 aperis samtempe en Usono kaj Anglio dika libro je 170 miloj da vortoj, kun titolo <Rememoroj de Li Hongzhang>. Tiu nova libro vekis sensacion en Euxropo kaj Ameriko. Sed gxia auxtoro absolute ne estis Li Hongzhang. Gxin verkis usona jxurnalisto William Francis Mannix en usona malliberejo per sia auxdaca imagkapablo. Similaj epizodoj ne mankas ankaux al nia Esperantujo, ekz-e la Antauxparolo de <La Libro de Amo> kiu vivece rakontis al ni pri la vivoj de Peter Peneter kaj Georgo Peterido Peneter. La teksto legigxas tiel serioze ke ni legantoj kredas tion vera.
<Unu Pagxeto en Mia Lerneja Vivo> de Erosxenko fakte ankaux vicigxas inter tiaj verkajxoj. En la verkajxo aperis multaj propraj nomoj de veraj personoj, lokoj kaj eventoj. Tiel la detaloj bilde vivigxis. Estas neeble ke cxiu leganto (aux tradukinto) estas kompetenta fakulo. Tial ni facile miskomprenas la fikcion vera.
还有一类以第一人称写的“作者自述”的文章。比如1913年,在英国和美国同时出版,洋洋17万字轰动欧美的一本新书《李鸿章回忆录》(Memoirs of Li Hung-Chang)其实是由一位传奇的记者曼尼克思(William Francis Mannix),在美国的大牢中闭门造车写成的。又比如世界语名著《爱之书》的前言,关于Peter Peneter, Georgo Peterido Peneter生平的介绍,一本正经,使读者信以为真。爱罗先珂的《学校生活一页》也是这一类作品。文章中用了许多真实的人名地名和事件,这样一来,细节显得十分真实。而读者(译者)不可能每个人都是考据学者。所以就产生了将虚构当真的误会。
Guozhu
Kia laboro, tia valoro