此主题相关图片如下:
☆
Mozaike kunmetante la suprajn paragraf-titolojn ni ricevas suban versajxon:
Pri Erosxenko duboj tre abundas.
Blindeco lin en kvar-jaragxo vundas.
Kvankam kun neniu armilo fera,
oni rigardas lin ofte dangxera.
Du jarojn logxis en hejmo de Lusin,
por cxina E-movad' laux antauxdestin'.
Pri Li Hongzhang lia skribo hximera
impresas al legantoj tamen vera.
Julija vizitas Moskvon kun fervoro,
sed sxi suspekton sentas post esploro,
cxar Li Hongzhang vojagxis al Rusio
speciale sendita el Cxinio.
Tang-poemo igxis Himno Nacia.
Furoras la novajxo sensacia.
Dum monda rondvizito al ok landoj,
sen tusx' al ter' japana liaj plandoj.
Se roluloj ambaux en alibio,
la skribo certe nur pri fantazio.
Romano ne egalas historion,
imagoj do okupas proporcion.
Por pri fipotenco far imperio,
li pruntis stilon de alegorio.
Li Dazhao skribis invitan leteron,
fortuno malfavoris la aferon.
(Skribita por la Jubileo de 125-a datreveno de naskigxtago de Erosxenko en 2015-01-12)