KOLEKTO BUNTA, RIKOLTO ABUNDA
---Antauxparolo al la Esearo VENTO SED KUN SPURO de Shi Chengtai
Post reveno el la sudo cxe marbordo, Chengtai komencis, anstataux skribi "Notojn de Senokupa Logxado", ordigi siajn verkojn per komputilo. Cxar la materialoj estas abundaj, tial li rapide rikoltis du kolektojn: VENTO SED KUN SPURO en Esperanto kaj VENTO NE SEN SPURO en la cxina lingvo. Vidante la enhavolistojn de la du libroj, Guozhu sentas koran gxojon por Chengtai, ke li faras meritan laboron! kaj samtempe ankaux pli grandan gxojon por la cxina Esperanto-movado, ke gxi rikoltas fruktojn malofte haveblajn en tereno de originala verkado en Esperanto, do valora kaj kara rekordo! Nature, mi bone scias, ke tio ankoraux ne estas la tuto de la Plena Verkaro de Shi Chengtai(Sceto), tamen ili jam impresas abunda kaj bunta.
Estis tia verso, ke
por sercxado de talento
ecx ne vastas kontinento.
Vere trafa esprimo!
En la cxirkaux-jarcenta historio de cxina Esperanto-movado, pro la specifa historia fono de socio, tiuj, kiuj sin okupas per originala verkado en Esperanto, estis tre malmultaj, el ili, kiuj akiris certan atingon kaj influon, estis ankoraux raraj. Tiuflanke ekzistas granda distanco inter la cxina kaj internacia Esperanto-movado. Ni povas resumi tiel koncize: En la unua tempo estis nur S.J.Zee, kiu versis ne multe da poemoj kaj akiris gloron por nia Patrio; sekve estis Cicio Mar, kiu verkis originalan novelaron Forgesitaj Homoj. Tio okazis senescepte kiel paseo antaux la fondigxo de la nova Cxinio aux antaux la Dua Mondmilito, do nenial estis rigardata kiel merito de auxtoritatoj. Se ni rigardu pli posten, jen estis vico de Armand Su. Per sia verkado Armand Su akiris admiron kaj adoron de fremduloj, kiuj lauxdis lin "nova stelo levigxanta cxe la orienta horizonto", kaj, konsekvence, li ne povis elsavi sin el la fatalo en la t.n. "Granda Kultura Revolucio", kiam li estis arestita, enkarcerigita kaj kondamnita al 15 jaroj da malliberigo.Kiam li eliris de la prizono, li jam suferis paralizon, kaj post nelonge forpasis en meza agxo. Tamen, verkoj de Armand Su preskaux cxiom da estis poemoj. Kaj tiu, kiu persistis en verkado de eseoj, noveloj, poemoj kaj recenzoj, kaj povis rikolti sukceson, famon kaj kolektojn, estas nur s-ano Shi Chengtai!
Verkado de Shi Chengtai karakterigxis ne nur per kunigo de sukceso,famo,kolekto, sed ankaux per abunda je kvanto, ricxa sento kaj kun multaj amikoj.
Kial li rikoltis abundon, cxar li partoprenis en vastaj Esperanto-aktivadoj, li verkis kaj diligente kaj rapide. Ofte ankoraux dum aux tuj post la aktivado, lia verkajxo jam aperis je la unua tempo. En 1989, kiam li revenis post vizito al Japanio, li versis serion da poemoj. En 1992, post kiam ni kune vizitis al la vilagxo de Pu-familio, kie trovigxas la malnova domo(muzeo) de Pu Songling, la auxtoro de la fama majstrajxo Notoj Pri Strangajxoj de Liaozhai, Shi Chengtai verkis prozon kaj akurate publikigis en la pagxo de PENSEO. En 1997, kiam iu "falsa fremdulo" el la transa bordo de oceano skribis artikolon "Senspura Printempa Songxo" publikigatan en renoma revuo LEGADO por kalumnii kontraux Esperanto kaj malice malbeni ke la centjara cxina Esperanto-movado restas nur senspura printempa songxo, estas Shi Chengtai, kiu donis la plej fruan rebaton al la atakinto. La refuto argumentas tiel juste kaj gxuste, ke la redaktoro de LEGADO vole-nevole devis konsenti ke la verkajxo de Shi Chengtai ankaux aperu en la pagxo de la sama revuo. Post la evento, Shi Chengtai diris al mi kun memfiero, ke li plenumis cxifoje la taskon de "La Okavoja Armeo" defendi nian patrujo-Esperantujon. Shi Chengtai ankaux tre lertas verki longan eseon aux recenzon, kiu koloras per erudiciaj citajxoj kaj allogaj scioj, ekz-e "Esperanta Literaturo kaj Cxinaj Esperantistoj", "Pri Iu Poemo de Goeto Kaj Gxia Traduko" kc. Legante tiajn verkojn, oni gxuas grandan plezuron kaj nur bedauxras pri ilia sxajne malmulta kvanto. Estas ankaux aliaj ekzemploj de originalaj verkoj de Shi Chengtai: "Baghy kaj Kalocsay en Cxinio","Brilinta Verda Stelo (pri Jaricx)" ks., cxiuj estis publikigitaj en pagxoj de ESPERANTO, la organo de UEA. Dume simila verko "Erosxenko en Cxinio" aperis en la beletra monata revuo FONTO.
Kial ni diras ke lia verko karakterigxas per ricxa sento, tio aludas ke li verkas ofte per plumo je abundaj sentoj kvazaux patosa kanto, tial liaj verkajxoj povos transiri kaj tempon kaj spacon, kun alloga legebleco.
Li verkis ankaux serion da Kiso-noveloj, interalie "La Apostoligxa Kiso" kun fono de Esperanto-movado tre placxis al W.Auld kaj poste eniris la novelan kolekton "Tempo Fugxas" kiun W.Auld redaktis por memoro je la argxenta jubileo de la revuo MONATO.
Shi Chengtai verkis eseon "Senfine Fluas la Amo-fonto", kaj soife atendas ke "Brilos Versoj de Poetinoj en Esperanta Poezio"...Post kiam aperis "Hetajro Dancas" verkita de fama cxehxa verkistino Eli Urbanova,cxar sxia stilo (verki)"senklisxe, senprude kaj sentabue" vekis sensacion en Esperantujo, la revuo FONTO publikigis en 1996 salvon da kvar recenzoj, kies auxtoroj cxiuj estas famkonataj steluloj: Auld, Berveling, Beeker kaj Shi Chengtai (la unika cxino el la kvaropo)!
Ke li havas multajn amikojn, tio dankas ne nur al la naturdotita sengxena malkasxemo de cxina nordorientulo, sed ankaux al la kapablo interkomunikigxi en socia vivo, kiun li akiris dum li funkciis kiel estro de sia institucio. Tiel li povas amikigxi supre kun akademianoj kaj malsupre kun junaj komencantoj, kaj varbi ties kontribuajxojn por PENSEO. Ankaux Shi Chengtai mem verkis recenzojn por akademianoj. Li havis intiman interrilaton kun multaj fremdaj Esperantistaj amikoj je komuna sxato kaj laboro pri beletro, kaj tia interamikigxo tre ofte portis al nia Esperanto-movado neatenditan inspiron, ekz-e peti ke W.Auld verku antauxparolon kaj kontribuu al la Esperanta eldono de "Poemoj de Li Bai" kiun ni kompilis kaj tradukis. Cxar tiu libro ne povis trovi en Cxinio eldonejon kiu konsentis gxin presi, poste, gxi aperis en Japanio je 1997. Tiel, por multaj cxinoj gxi farigxis neakirebla pro la nepagipoveco. En 1997, Hubei-a Esperanto-Asocio eldonis la libron dulingvan "Johano La Brava" de Petofi/Kalocsay kun nova cxinigo de veterano Ilin (Li Naixi). Fakte la plej frua iniciatinto ja estis Shi Chengtai, kaj li ankaux liveris la originalajn kolorajn ilustrajxojn( kies unua eldono en Hungario aperis nur en 5 ekzempleroj!) kaj tiel realigis la siatempe multjaran songxon de s-ro Lusin.
Kiam Shi Chengtai vizitis Japanion en 1989, japanaj Esperantistaj amikoj donacis al li trezorajn kompletojn da LA NICA LITERATURA REVUO kaj LITERATURA MONDO, kun espero, ke li pli rapide donu pli multajn kaj pli bonajn fruktojn.
Pri tiuj personoj kaj anekdotoj, kiuj interesas Esperantistojn, oni povas legi en la kolekto(j) de Shi Chengtai. Gxenerale, mi ja akurate legis multe da liaj verkoj, sed ili poste farigxis malfacile troveblaj pro tio ke ili aperis dissemite en multaj Esperantaj revuoj, kaj, tiuj se aperintaj en fremdaj revuoj, por ni ecx farigxis nevideblaj. Tial mi ofte sentis la bedauxron ke mi ne povas teni en mia mano lian volumon por plezura apreca legado. Nun ni fine vidas la eblecon ke liaj verkoj grupigxos en kolekto(j)n, tio estas gxojinda afero por nia cxina Esperanto-movado!
En auxgusto 1999, okaze de la 60-jara naskigxtago de Shi Chengtai, mi donacis al li dulingvan Rimgratulon, interalie legigxis ke
Subsorcxas, en tirkest' Satana,
Sekreta cxineskar-livero.
Tiuj versoj esprimas mian fortan deziron, ke lia originala poemaro OVRA BURGXONO kiun li verkis 1994 en formo de cxineskoj, iam povus ekvidi radion de la suno kaj gxuos, same kiel la Sekretaj Sonetoj en historio de Esperanta literaturo, varman bonvenigon de legontoj. Kaj, se gxi povus aperi adaptita per ilustrado de erotikaj bildoj en antikva Cxinio, tio certe vekos sensacion en nia rondo de Esperanta literaturo kaj auxguras prosperon en bona erao. Okaze de la pretigo de libroforma kolektigxo de verkoj de Shi Chengtai, mi, Guozhu, kore bondeziras al li, ke
la briloj estintaj restu ne sen spuro,
la briloj estiantaj estu renovigataj,
la briloj estontaj aperu pli frue!
(2002-09-02 Guozhu verkis cxine, kaj 2003-03-28 reverkis Esperante.)
[此贴子已经被作者于2006-8-20 3:26:36编辑过]