此主题相关图片如下:
☆
Su Shi(1036-1101)
Sopiro al Antikvuloj Cxe la Rugxa Klifo
--- laux melodio Niannujiao (Cxarma kantistino)
Fluas orienten la granda rivero,
kies ondoj cxiam portis
en jarmiloj heroojn al malapero.
Okcidente de la antikva fortreso,
la Rugxa Klifo, lauxdire,
kie generalo Zhou Yu per sukceso
konkeris famon akire.
Rokoj cxielen pikantaj senorde,
sturmaj ondoj plauxdaj borde,
rullevas milojn da negxo-amasoj
Ho, pitoreskas rivero kaj montoj.
Siatempe laux rakontoj
kiom bravuloj rolis per trapasoj!
Vagas mia penso al tempo fora
pri generalo Zhou Yu, la heroo glora:
Nelonge post novedzigxo,
altspirita de felicxo,
kaj aplomba kun pluma ventumilo,
silka kaptuko laux klerula stilo.
Dum irad' de lia rida babilo,
la potenca malamika armeo
jam polvigxis fatale al pereo.
Spirite mi venas al lando malreala.
Oni eble mokus min tro sentimentala,
ecx frue grizigxi blankhara.
Vivo ja similas al songxo efemera.
Versxante al torenta fluo
mi tostu al luno rivera!
(1082)
(Trad. Guozhu 2014-07-25)