WU Yi, Fera Virino de Cxinio,
forigxis nun de politika rondo.
Sxi gxuis famon tra la tuta mondo
ekde krizo de sars-epidemio,
pro plenum' de malfacila misio.
En intertraktado al mava sondo,
sxi reciprokis per sprita respondo,
eleganta rebato kun gracio.
Kun neimagebla denaska cxarmo,
problemojn solvis sxi per sxtala volo.
senhezita decido kaj kor-varmo.
Pri "nuda eksigxo" sxia parolo
dronas en retana bedauxro-svarmo.
Cxiam memoras sxin cxina popolo!
Guozhu (2008-03-17)
Hodiaux mi legas en retejo Cxina Novajxo la informon pri emeritigxo de Wu Yi (1938- ). Same kiel multaj aliaj ret-amikoj, mi ankaux sentas grandan bedauxron, kaj mi versis soneton dedicxe al sxi, mia samagxa samlokano.
吴仪这位中国的铁娘子,
今天就要淡出政治舞台。
打从非典的危机时刻起,
她的美誉就已传遍世界。
总是解决棘手的大麻烦。
谈判中当对手出言不逊,
她立马予以机敏的回敬,
风度翩翩在外交中取胜。
优雅不可思议与生俱来。
解决难题靠钢铁般意志,
行事果断对人一片热忱。
她关于自己裸退的声明,
在网上引来了无限遗憾。
中国人民将她永远怀念!