一只小碗 Eta Bovlo (Guozhu)
此主题相关图片如下:
Guozhu:
ETA BOVLO
En auxtuno de 2015, mi logxis en hospitalo du monatojn pro malsano. Dum mia restado en hospitalo, mi legis la artikolon <Fordrivis Ankaux Mia Infaneco> verkitan de s-ro Mu-xin. La frapfrazo cxe la fino tiel tusxis mian koron emocia, ke mi renomis gxin <Eta Bovlo> kaj rakontis tion al mia nepo.
Tiu artikolo fakte estas tre mallonga. La bovlo estas senviva objekto. En la artikolo aperis kelkaj homoj, cxiuj sen nomo. Tamen mi legis kun gxuo. Jes, la eta bovlo estas senviva, tamen la homoj interligitaj de la eta bovlo cxiuj havas sian vivon, travivajxon kaj propran trajton.
Unue ni parolu pri la deveno de la eta bovlo. Gxi estas donaco far veterana abato al la knabo --- protagonisto de la rakonto.
La veterana abato estas sennoma, sed kun respektinda renomo: Tie estas 82 montoj, sur cxiu monto estas templo. Kompreneble en cxiu templo estas abato. La veterana abato ja estas cxefa inter tiuj 82 abatoj.
Ankaux la infano estas sennoma. En la artikolo la knabo komencas lerni legi kaj redakti versparojn, de tio ni povas supozi, ke la agxo de la knabo versxajne estas 6- aux 7-jara. Ni povas facile imagi, ke parkeri vortojn el konfuceismaj klasikajxoj estas ne-alloga tasko por infano en tia agxo. Li preferas libere legi el nedevigaj aux malpermesitaj libroj (ekz-e kolektoj de Tang-poemoj aux Song-cioj) kaj el iu libro pri antikvaj porcelano li trovis du versojn
Kiel la blua cxielo post pluvo,
farita gxuste en tia koloro.
Li trovis la versojn gustoplenaj, facile memoreblaj kaj li parkeris tion.
La knabo-protagonisto en la artikolo tre sxatas la etan bovlon. Li ecx sentas ke mangxajxo en tiu bovlo estas pli aroma. Cxiufoje post mangxo la knabo mem lavas la bovlon cxe fonto, pakis la bovlon per kotona papero, kaj metas gxin cxe kapkuseno en nokto. Li ne disigxis kun la bovlo ecx dum sia dormo. Foje la knabo lauxas la bovlon per la suprecitita versduo:
Kiel la blua cxielo post pluvo,
farita gxuste en tia koloro.
Auxdinte tion, lia patrino diris:“Jes. Tio estas fama Jue-porcelano kaj tiu cxi havas aparte bonan koloron. Nur la Cxefabato povas havi tiel karan trezoron. Zorge tenu gxin.”En la rakonto ankaux la patrino cxiam restas sen-noma.
Okzis io grava en la hejmo: La knabo devas kune kun sia patrino kaj multaj onklinoj viziti al Moan-monto, kie sur la montsupro estas Templo nomata Dormanta Leono. Ili fari pregx-kulton por praavo kaj tranoktis tie en la templo almenaux dum unu nokto.
Finigxis la pregxado. Cxiuj membroj de la familio foriris de la Templo Dormanta Leono kaj volas per ligna boato reveni hejmen en mateno. Estis brua mateno.
Kiam cxiuj jam sidis en la boato kaj komencigxos la veturo, la knabo subite rimarkis ke lia bovlo estis forgesita sur la monto.
Kion fari? La patrino proponis ke sxi acxetu alian novan bovlon tute saman. Tamen la knabo ne konsentis.
En tiu momento, subite aperis juna boatisto (ankaux sen-noma) kiu brave saltis de la boato, kuregis al la monta supro kaj re-portis la bovlon por la knabo.
La boato multe sxargxita komencis veturi. La knabo sidas cxe la rando. Li gaje cxerpas kaj versxas akvon de la rivero per la eta bovlo. Subite, je la levo de lia mano la eta bovlo falis en la fluo-mezon. Gxi drivas sur la ondoj pli kaj pli foren (forrapidis tiel ankaux la infaneco de la auxtoro).
Nun ni jam auxskultas la plejparton de la rakonto. La artikolo povas finigxi.
La knabo raportis al sia patrino la okazintan akcidenton. La patrino konsole parolis al li:“Ne pensu plue,…… cxar tia afero okzos ankoraux multe en via estonta vivo.”
La lasta frazo auxdigxas tre mallauxte. Kion gxi signifas? la auxtoro skribas:“Ho, vere timinda antauxdiro! Dum mia tuta vivo efektive okazis multe foje tiaj malfelicxoj. Multe da aferoj, objektoj kaj homoj, centoble miloble pli karaj ol tiu eta bovlo, cxio jam forpasis, ecx frakasitaj.”
Legante gxis tie, mi sentas veran animskuon. En la vivo de cxiu homo forrapidis, unu post aliaj, multaj karaj personoj kaj aferoj. Ili neniam revenos (ne nur via inafeco).
(2015-10-26)