http://news.ifeng.com/photo/200803/0330_24_468303.shtml
台湾一群女网友拍裸照祝贺马英九当选(图)
Retanaj amikinoj de Taiwan faris nudajn fotojn por gratuli la sukceson de Ma Yingjiu en la granda baloto.
2008-03-30 16:00 retejo Markolo de Taiwan 台海网【大 中 小】 【打印】
28岁的小艳发起“庆祝胜选裸照活动”,号召一群人将自拍裸照放上网,庆祝马英九当选。
28-jara f-ino Jenja iniciatis aktivadon "Gratuli balotan sukceson per nudkorpaj fotoj". Sxi alvokis grupon da amikinoj enretigi memfaritajn nudkorpajn fotojn por gratuli la sukceson de Ma Yingjiu en la granda baloto.
台海网3月30日讯 马英九当选,岛内一群年轻人发起“庆祝胜选裸照活动”,他们比“V”(象征2号)手势自拍全裸不露点的照片后放上网,庆祝脱离八年苦日子,未来要“解放”过新生活。
Laux informo de la retejo Markolo de Taiwan en 2008-03-30. Okaze de la sukceso de Ma Yingjiu en la granda baloto, grupo da gejunuloj en Taiwan iniciatis aktivadon "Gratuli balotan sukceson per nudkorpaj fotoj". Ili kun mansigno de litero V memfaris tutnudajn fotojn sen malkasxo de la sekretaj korppartoj kaj enretigis la fotojn por celebri la forigxon de la ok suferaj jaroj kaj volas gxui en futuro novan vivon de "liberigxo".
据中时电子报报道,28岁的小艳是这项“庆祝胜选裸照活动”发起人,她有正当工作,过去也没有裸体自拍放上网的经验。这次为了庆祝马英九当选,不惜“撩落去”,号召“艳遇堂”网络社群朋友裸体自拍庆祝,目前有近20人加入,但一些人听说媒体要报道,已将自己在网络上的裸照删除。
Laux informo de la elektronika jxurnalo Cxina Tempo, la 28-jara f-ino Jenja estas la iniciatinto de la aktivado "Gratuli balotan sukceson per nudkorpaj fotoj". Sxi havas decan laborpostenon. Al sxi mankas la sperto memfari kaj enretigi siajn nudajn fotojn. Cxifoje, por gratuli la sukceson de Ma Yingjiu en la granda baloto, sxi decidas forlasi la prudecon kaj alvoki siajn samgrupanojn en retejo Amora Renkontigxo kune celebri per memfaritaj nudaj fotoj. Cx. 20 homoj reagis. Sed, auxdinte ke amaskomunikiloj raportos la aktivadon, kelkaj partoprenantoj jam forigis siajn nudajn fotojn el la interreto.
小艳说,过去八年在民进党执政下,台湾人过得很辛苦。投票前一天,“艳遇堂”网络社群有人建议,如果马英九当选,就一起裸奔庆祝,后来考虑到裸奔可能“触法”,最后改为将自拍裸照放上网代替。
F-ino Jenja diris ke, en la pasintaj 8 jaroj, sub la regado de la Demokratia Progresa Partio, popolanoj de Taiwan havis suferan vivon. Unu tagon antaux la granda baloto, iuj membroj de retejo Amora Renkontigxo proponis ke ili faru nudkorpan kuradon por gratuli se Ma Yingjiu gajnus sukceson en la baloto. Tamen, konsiderante ke la nudkorpa kurado tre eble estas kontrauxlegxa, do ili sxangxis la celebran manieron anstatauxe per enretigo de memfaritaj nudaj fotoj.
“脱代表解放,我们脱了,希望台湾脱离八年苦闷生活,未来过得更好。”小艳说,贴出裸照的人并非默默无闻,其中四人是专栏作家或插画家,还有某知名网站副总监;响应者也非全是年轻人,有一位中年男网友挺着啤酒肚参与。
"Nudigo signifas emancipon. Ni nudigas nin, kun espero ke Taiwan liberigxos de la deprimita vivo en la pasintaj 8 jaroj kaj havos pli felicxan futuron." Jenja diris ke la partoprenantoj ne cxiuj estas senfamaj homoj. El ili kvar estas verkistoj aux ilustristoj de rubrikoj, kaj unu estas viccxefo de iu fama retejo. Ankaux la reagantoj ne cxiuj estas junaj homoj; ekz-e iu mezagxa ret-amiko kun elsxovita barela ventro ankaux partoprenis.
台湾网友看到裸照反应热烈,有网友说,如果早有这种活动,就不会觉得国民党是老党,还有网友建议他们出马担任国民党文宣部主任,另有挺绿网友说要发起“逆转胜”裸照活动。
La aktivado vekis varman ehxon cxe retamikoj en Taiwan. Kaj iuj diris ke, se tiu aktivado okazus pli frue, oni ne havus la senton ke Kuomintango estas oldagxa partio. Aliaj retamikoj proponas ke ili funkciu kiel la cxefo de la propaganda sekcio sub Kuomintango. Dume retamikoj subtenantoj de la rivala verda partio ankaux volas lancxi similan aktivadon de nudaj fotoj je "venko en malfavora situacio".