此主题相关图片如下:
En la Okcidentaj landoj, la 1-a de aprilo estas Tago de Stultuloj, kiam oni faras blage mistifikajn sxercojn unu al la aliaj. Lauxdire, tiu moro komencigxis en Francio.
En 16-a jarcento, popolo celebras la Novjaran Komencigxon de la 25-a de marto gxis la 1-a de aprilo. En 1564, regxo Charles sxangxis la daton de la 25-a de marto al la 1-a de aprilo. Sed iuj homoj konservativaj ankoraux celebras la Novjarigxon en la 1-a de aprilo, kaj la aliaj nomas ilin stultuloj de aprilo.
En la suba adreso mi legis humurajxon por tiu tago:
http://spaces.xmnext.com/?uid-2232-action-viewspace-itemid-9699
En la Tago de Stultuloj, mi eksentis urgxan bezonon de ekskrementado. Tuj rapidis al necesejo. Mi malligis la zonon, demetis kalsonon, kauxrigxis. Komforto. Post la ago, mi volas sercxi klozetpaperon. Sxoko. Cxar nur malplena bobeno sen papero. En sekundo mi ekmemoras ke hodiaux estas la Tago de Stultuloj. Koleraj blasfemoj. Diable! Kia malico mistifiki cxi tie! Maltrankvilo. Subite trovis mian posxtelefonon. Eklarmis pro la gxojego. Mi tenis min ege singardema, timante pri la eventuala falo de la posxtelefono en klozeton tiel perdigante al mi la lastan vivsavan pajleron.
Telefone mi vokis al kolego n-ro 1:“Mi estas en necesejo. Sen klozetpapero. Rapide helpu min!”Kaj la kolego respondis: “Hodiaux estas la tago de Stultuloj. Antaux nelonge mi jam ricevis vokon peti klozetpaperon. Kial denove? Nefidinde!”Kaj li cxesigis la telefonan interparolon. Mi nur povis blasfemi.
Telefone mi vokis al kolego n-ro 2:“Mi estas en necesejo. Sen klozetpapero. Rapide helpu min!”Kaj la kolego respondis: “Hodiaux estas la tago de Stultuloj. Cxiuj jam foriris. Mi rifuzas cxian laboron. pardonu!”Kaj li cxesigis la telefonan interparolon. Mi nur sentas doloron.
Telefone mi vokis al kolego n-ro 3:“Mi scias ke hodiaux estas la tago de Stultuloj. Nun mi estas en necesejo.Sen klozetpapero. Rapide helpu min! Bonvole fidu mian peton!”Kaj la kolego respondis: “Kial vi imitas min? Mi jxus jam per tiu parolo trompis homon. Kial vi auxdacas uzi sen mia permeso?”Kaj li cxesigis la telefonan interparolon. Mi nur sentas senhelpecon.
Mi volas telefoni al mia kolego n-ro 4, kaj komencis premi la numeron......Ekauxdigxis parolo el la najbara kauxrejo:“Amiko, ne plu esperu. Mi restas cxi tie jam 3 horojn kaj ecx elcxerpigxis la baterio de mia posxtelefono. sed mi ankoraux ne savigxis el la sufero!”
Eksveno.