此主题相关图片如下:
Lin Shihuan (1607-?)
VOCxIMITA ARTO
Iam vivis en cxefurbo eminenta vocximitisto. Iufoje, okaze de festeno, oni arangxis en la nordorienta angulo de la halo tolan tendon klosxforman pli ol 8 futojn altan, en kiu sidis sola la majstro de sonjxonglado akompanata nur de tablo, segxo, faldventumilo kaj bambua klakilo. Ekstere, cxirkaux la tendo kunsidis la gastoj. Post momento, ekklakis en la tendo kaj tuj regis en la halo silento. Neniu kuragxis plu lauxte paroli aux ridi.
Auxdigxis de malproksime en la nokta strateto bojado. Vekigxis iu virino. Sxi faris oscedon kaj braketendigxon. Sxi svingis sian edzon, parolante peti amorajxon. Komence la edzo nur murmure deliras, sen aktiva reago. Sed la virino dauxrigis sencxese la svingadon, kaj la interparolo de la geedzoj auxdigxis iom post iom intermikse. Auxdigxis poste la lita knarado. Post iom da tempo, vekigxis bebo, gxi eksplodis per plorego kaj de kiu estis vekita ankaux la edzo. Li ordonis ke la edzino karesu kaj sucxigu la bebon. Kun cico en sia busxo la bebo ploris singulte. La virino kantante lulis la bebon, frapetadante al gxi. La edzo ellitigxis por pisi. Ellitigxis kun la bebo por pisi ankaux la edzino. Tiam vekigxis en la lito alia pli agxa infano, kiu sencxese murmuris. Dum tiu momento, kune auxdigxis samtempe la sonoj de frapetado de la virino al la bebo, de kantzumo de la virino, de plorsingultado de la bebo kun cico en busxo, de murmuro de la infano jxus vekigxinta, de la lita knarado, de insulto far la viro al la pli agxa knabo,de la pisado en botelon, en fekabon. Cxiu sono estas esprimata ege versimile. Auxdante tion, la gastoj senescepte absorbigxis de tio kaj rigardis kun antauxen-sxovita kapo kaj ridetis, admiradis en si pri tiu mirinda prezento!
Post kelka tempo, la edzo reenlitigxis kaj baldaux li dormis. La edzino ellitigis la infanon pisi. Post tio ili cxiuj enlitigxis por dormi, ankaux la bebo iom post iom dronis en dormemon kaj la frapetado de la virino al gxi pauxzis de tempo al tempo. Tiam auxdigxis susuroj kauxzitaj de rato, kiu eliris por sercxi mangxajxon kaj faligis vazojn. La virino ektusis en songxo, auxdante tion, la gastoj sentas iom da senzorgeco kaj sin rektigis sidante sur la segxo.
Subite, iu vocxo lauxte kriis: "Incendio!" La edzo eksaltis desur la lito kriegante. La virino vekita ankaux kriegis timigite. La du infanoj ploregis. Sekve, kriegis miloj da homoj, ploregis miloj da infanoj, bojadis miloj da hundoj, inter tiuj sonoj miksigxis klakoj de faligxantaj domoj, krakoj en brulanta fajrego, hurlo de ventego, la miloj da sonoj auxdigxis samtempe; inter kiuj auxdigxis ankaux la vokoj de helpopeto de miloj da homoj por savigxo, hxorajxo de homoj dum faligo de domoj, bruoj en rapida forporto de objektoj kaj sibloj de akvaj versxoj: ja mankas nenia sono kiu devvas auxdigxi. Homo, kiu havas ecx se centon da manoj kaj cxiu mano po centon da fingroj, ne povas montri unu el la sonoj; kaj homo, kiu havas ecx centon da busxoj kaj cxiu busxo enhavas ecx se centon da langoj, ne povas distingi unu el tiuj sonoj. Auxdante tion, preskaux cxiuj auxskultantoj paligxis de timo kaj forlasis sian segxon, kun suprenfalditaj manikoj, nudigitaj brakoj kaj tremantaj kruroj apenaux forfugxinte konkure.
Subite, en la tendo ekklakis denove kaj silentigxis cxia sono. Malferminte la tendon, oni trovis ke ene sidas sola homo kun nur tablo, segxo, faldventumilo, bambua klakilo kaj nenio alia.
Tradukis Guozhu