此主题相关图片如下:
☆Je Mia Diamanta Jubileo
--- laux cxinesko Shuidiaogetou*
Guozhu (2016-10-22)
Post pen' senlaca
kaj diligenta,
post hardado negxa,
pluva kaj venta,
venas jubileo
verde diamanta
kaj monumenta.
Lukt' sesdekjara ---
rekord' eventa.
Temppaso
sxajnas nur
momenta;
sed har-nigro
jam farigxis argxenta.
Kun brava fervor' mi
marsxu kun obstino
sur voj' senpenta,
Cxiam al nova
task' eminenta!
Shuidiaogetou 水调歌头 Preludo de Akva Melodio [2-95-8]
cxina fiksforma poemo el du strofoj kun 9 kaj 10 versoj respektive
de 55, 65, 665, 55/333, 47, 665, 55 silaboj laux rimarangxo de xa, xa,
xxa, xa / xxa, xa, xxa, xa (x = senrima)