QU Yuan (340 a.K. - 278 a.K.)
Auxguro pri Deca Konduto
☆屈原 卜居
Post sia ekzilo, QU Yuan dum tri jaroj ne vidis la regxon Huaiwang de Chu-regno.
Li dedicxis sian tutan sagxon en servo al la patrio, sed suferis subpremon de kalumniemaj fiuloj en Kortego.
Terure cxagrenite, li ne scias kion fari. Do vizitis al la cxefauxguristo Zheng Zhanyin kun peto:“Mi estas en embaraso kaj petas vian helpon de sagxa prijugxo.”
La auxguristo elmetis akileon kaj forvisxis polvojn desur la testuda sxelo, respondante:“Pri kio vi volas demandi al mi?”
屈原既放,三年不得复见,竭知尽忠,
而蔽鄣於谗,心烦虑乱,不知所从。
乃往见太卜郑詹尹曰:
“余有所疑,原因先生决之。”
詹尹乃端策拂龟曰:“君将何以教之?”
Qu Yuan demandis:“Kio estas pli preferinda por mi?
Cxu mi devas teni min sincera en plena lojalo,
aux cxie flatkomplezi por eviti embarasojn?
屈原曰:“吾宁悃悃款款,朴以忠乎?
将送往劳来,斯无穷乎?
Cxu mi devas elsarki herbacxojn en pena terkulturado,
aux min korocxi al ranguloj por cxasi famon kaj lauxdojn?
宁诛锄草茅,以力耕乎?
将游大人,以成名乎?
Cxu mi devas doni honeste malkasxemajn parolojn kiuj kauxzus al mi malfelicxojn,
aux sekvi la filistran mondo por cxasi ricxecon kaj honoron por treni malnoblan ekzistadon.
宁正言不讳,以危身乎?
将从俗富贵,以媮生乎?
Cxu mi devas vivi ermite por konservi mian naturon,
aux per flatemaj rido jesado adapti min al tiu virino?
宁超然高举,以保真乎?
将哫訾栗斯,喔咿嚅儿,以事妇人乎?
Cxu mi devas teni min honesta kaj justa en pura senmakuleco,
aux vivi ruza diplomata rondiri cxirkaux iu kiel graso kaj pomado?
宁廉洁正直,以自清乎?
将突梯滑稽,如脂如韦,以洁楹乎?
Cxu mi devas brave levi mian kapon kiel millia cxevalo,
aux sencele drivi kiel sovagxa ansero,
sur ondo por konservi mian korpon?
宁昂昂若千里之驹乎?
将氾氾若水中之凫乎?
与波上下,偷以全吾躯乎?
Cxu mi devas galopi sxultro cxe sxultro kun la plej bonaj cxevaloj,
aux nur postsekvi blinde laux pasxoj de cxevalacxoj?
宁与骐骥亢轭乎?将随驽马之迹乎?
Cxu mi devas alte flugi flanko cxe flanko kun la flava gruo,
aux konkure rabas mangxajxojn kun kokoj anasoj?
宁与黄鹄比翼乎?将兴鸡鹜争食乎?
Ewsume de cxio cxi tio,
Kio estas bonauxguraj? kio dangxeraj?
Kien iri? Kien min direkti?
此孰吉孰凶?何去何从?
La mondo konfuzigxas ventkapa:
Rigardi cxikadan flugilon peza kaj tunon malpeza;
Bronza sonorilo silentas ruinigita, dum terakota vazo bruas tondre;
Malicaj fiuloj uzurpas altan sidlokon arogante,
dum honestuloj restas sximaj neglektitaj.
Ho ve! Kion mi ankoraux diru? Kiu konas mian puran bonvirtecon!”
世溷浊而不清:蝉翼为重,千钧为轻;
黄钟毁弃,瓦釜雷鸣;谗人高张,贤士无名。
吁嗟默默兮,谁知吾之廉贞?”
La auxguristo demetis akileon kaj respondis kun bedauxro:
“Futo kelkatempe montrigxas mallonga, colo tamen longa;
aferoj enhavas mankojn, prudento ne komprenas cxion;
auxguro ne povas antauxdiri cxion, ecx feoj ankaux ne cxiam estas klarvida.
Do, laux via deziro, praktiku viajn ideojn.
La auxguriloj akileoj kaj testuda sxelo estas senkapabla pri tio.”
詹尹乃释策而谢曰:
“夫尺有所短,寸有所长,
物有所不足,智有所不明,
数有所不逮,神有所不通,
用君之心,行君之意。
龟策诚不能知事。”
(Tradukis Ecxino 2013-11-21)
Guozhu
Kia laboro, tia valoro