SONORADO POST MANGXO
Duko Wang Bo(759-830) en sia junagxo estis malricxa orfo. Iam li logxis en la Magnolia Korto de Huizhao-templo en urbo Yangzhou kaj mangxis almoze cxe la bonzoj. Post longe, la bonzoj sentis abomenon al Wang Bo kaj ili intence malfruigis la mangxan sonoradon, tiel ke kiam Wang Bo alvenis, la mangxado jam finigxis.
Post du dekduoj da jaroj, s-ro Wang Bo farigxis altranga funkciulo kaj reganto de la urbo. Li vizitis al la malnova loko kie li iam vivis kaj trovis, liaj malnovaj surskriboj nun cxiuj estis vualitaj per gazo je lia honoro.
S-ro Wang Bo do dauxrigis per du novaj surskriboj en verskvaroj:
Antaux dudek jaroj mi cxi tie vidis
novan templon en disfloro magnolia.
Sed nun vidas mi en la malnova loko,
arbon nur senflora, bonzon blanktempia.
Post mangxad' disigxis bonzoj. Tiam sonis
(tinte!) por min trompi sonoril' tardhore.
Polvis dudek jarojn. Mian skribon oni
nun per verda gazo vualas honore.