Pripensoj Post la Stafeto de la Olimpika Torcxo en Londono
Fu Ying (Ambasadoro de Cxinio en Britio)
此主题相关图片如下:
bildo: Fu Ying (meza) 2008-04-06 en Londono. Fotis Xie Xiudong
Matene de la 6a de aprilo, rigardante al la negxeroj disflugantaj ekster fenestro en la cxielo, mi pensas: Kiel iros hodiaux la stafeto de la olimpika torcxo en Londono?
Post cx. 8 horoj, kiam la 80-a torcxotenanto Holmes, fama angla sportiso de mez- kaj long-distanca kurado, tenante la torcxon kur-ascendis la scenejon Jarmila Volbo kaj ekbruligis la pelvon de la sankta fajro, pli ol 4,000 cxeestantoj varme aplauxdas.
Tiu tago restos en memoro de homoj per la kunpusxigxo inter Pekino kaj Londono. La kunpusxigxo okazis kun dissxvebantaj fajreroj kaj estis plena de movigxado. Cxinio estas la unua inter la evoluantaj landoj, kiu gastigas la Olimpikojn, dume Britio estas la unua okcidenta lando, kiu renkontas la alveno de la torcxo.
En la granda auxtobuso, revenanta al aerodromo, junulinoj de la Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, inkluzive Qiao, la ekscxampiono de Olimpikoj, cxiuj firme kredas ke cxiuj angloj nun oponas kontraux ili. Iu knabino diris:“Cxu tia ankoraux estas la lando de Sxekspiro kaj Dikens?”Kaj la alia demandas:“Kie malaperis la gxentlemaneco de angloj?”Per longa tempo mi provis konvinki ilin. Tamen, de iliaj malsekaj okuloj mi scias, ke mi ne sukcesis.
Mi tute komprenas ilin. Dum la tuta tago ili rapidis inter auxtoj prizorgi la torcxistojn. Rugxigxis al ili nazo pro frosto. Glacie malvarmigxis al ili la manoj. Ili havis apenaux 3 horojn por dormi en pasinta nokto. Iuj el ili nur antaux nelonge mangxis sandvicxojn postrestintaj el tagmangxo. Despli veinde estas ke ili dum la tuta stafeto devis ripete travivi la perfortajn fiagojn trude rabi torcxon.
Mi estas pli felicxa ol ili, cxar mi sidis en la pli malantauxa buso kaj havis la sxancon vidi tion ke dekmiloj da lodonanoj bonvenigas la torcxon spite al negxblovado. Estis maljunuloj kun svingantaj manoj salute, estas ankaux aktoroj ludantaj en la sxtormo.
Falas vespera krepusko. Vidante ke la luita aviadilo malrapide alglitis sur la dromo, mi pensas, cxu la aviadilo farigxis pli peza? La malfacila stafeto de la forcxo de la Pekinaj Olimpikoj tra la mondo povas igi ke la 1300 milionoj da cxinaj popolanoj pli bone konu la mondon, kaj samtempe ke la mondo pli bone konu Cxinion.
Vidinte la transsendon far BBC pri la stafeto de la torcxo en Londono, iu juna amiko skribis en sia letero al mi,ke nun miksigxas centoj da sentoj en lia koro cximomente: malgxojo, indigno, kaj senkompreno. Same kiel li, multaj homoj tre eble ankaux komprenas de tio, ke ne suficxas sincera koro por ke Cxinio fandigxu en la mondon. La muro kiu baris inter Cxinio kaj la mondo, estas tro dika kaj peza.
Lastatempe, kio la plej furora inter 200 milionoj da cxinaj retanoj, estas ne nur la foto pri ies trudrabo de la torcxo, sed multaj pli kortusxaj scenoj, ekz-e pri Jin Jin, juna handikapa sportistino, sur rulsegxo, kiu per sia tuta korpo kaj ambaux brakoj proteksas la torcxon dum la stafeto en Parizo kaj igis la perfortulon fiaski. Cxinaj retanoj sentas ankoraux pli indignan koleron ankaux pro tio, ke dum lastaj tempoj, iuj komunikiloj de la Okcidento ecx foj-refoje atakis Cxinion per sxtele substituite falsaj fotoj el aliaj landoj pri t.n. “subpremoj”.
Sed la situacio cxi tie en alia flanko cis la muro estas tute malsama. Tial homo kia mi, kiu trovigxas inter Cxinio kaj la Okcidento, ne povas ne senti profundan cxagrenon pro la tendenco, ke la reciprokaj impresoj de publikoj en Cxinio kaj la okcidentaj landoj nun malsupren glitfalas laux malaj direktoj.
Mi ne povas deteni min demandi:Kial la publiko en la Okcidento kutimas sen-cerbume volonte akcepti cxiujn libervolajn kritikojn far iuj komunikiloj je problemoj iel rilataj al Cxinio? Kial neniu faris demandon? Je kiuj konkretaj demandoj koncernas tiuj kritikoj? Kia estas la preciza situacio? Kial oni preferas tagon post tagojn publikigi en novajxoj raporojn inkluzive ciferojn sen apogo de faktoj?
Multaj el la lauxtaj kritikantoj en protesta manifestacio, tre eble neniam vidis Tibeton.
Por cxina popolo, Tibeto estas multe sxatata varma tero. Kaj estas suficxaj informoj pri Tibeto.
Cxiujare venas 4 milionoj da turistoj al Tibeto. En la pasintaj 5 jaroj, enspezo de tibetaj kamparanoj kaj pasxtistoj kreskis je 83.3%. En 2006,en Tibeto estas pli ol 1000 lernejoj, kun pli ol 500 miloj da lernantoj. En Tibeto estas pli ol 1780 ejoj por religiaj aktivadoj, meznombre unu por 1600 homoj. Kompare: en Skotlando unu pregxejo por 3125 homoj. Tibeto ankaux frontas al kompleksaj problemoj, iuj intence pusxis religion en politikon. Sed la fundamenta fakto estas: tibetaj popolamasoj ne havas cxagrenojn pri mangxo kaj vestado, pli kaj pli bonigxas la logxkondicxoj. Kaj solvi la problemon de varma vestado kaj sata mangxado gxuste estas la politika celo al kiu strebas cxinaj registaroj en cxiuj jaroj.
Tibeto havas sian propran trajtojn de naturo. Gxi ne farigxos tute industrigita kiel la urboj en la oriento de Cxinio. Sed gxi certe sencxese progresas laux maniero konforma al siaj kondicxoj, same kiel aliaj lokoj en Cxinio.
Mi mem travivis la procezon pasxo-post-pasxa pli vasta malfermado de Cxinio. Mi cxiam estas firma subtenanto de la politiko de reformao kaj malfermo.
[bildo:4252b.jpg]
bildo: Cxina knabino kiu kortusxas Londonon:Sxi larmis emocie pro la sankta fajro
Juna generacio de Cxinio, kiu naskigxis post la 1980-aj jaroj, kreskas en la jaroj kiam Cxinio pli kaj pli prosperas, eduka nivelo de popolo pli kaj pli altigxas, kaj la libereco en la socia vivo pli kaj pli vastigxas. Sub la batoj de lastaj eventoj, ili komencis novan kolektivan repensadon pri la okcidenta mondo. Ankaux mia filino estas amanto de la okcidenta kulturo. En nia longa retbabilo de semajnafino, sxi elmetis almenaux dekojn da ‘kial’. Mi profunde sentas sxian konfuzigxon. Multe da junuloj, kiuj havis romantikan vidpunkton pri la Okcidento, nun sentas egan elrevigxon pri la okcidentaj komunikiloj, kiuj intencas monstrige distordi la bildon de Cxinio. Fakte la monstrigo ofte vekis nur malan negativan reagon.
Mi kore esperas ke pere de tiuj eventoj, la pli juna generacio de Cxinio havu la pli ampleksan konon pri la Okcidento, ke la okcidentaj landoj ankoraux estas gravaj kompanoj dum la reforma progreso de Cxinio.
En la okcidentaj landoj, multaj homoj plendas ke Cxinio ne donis suficxan malfermon al komunikiloj. Dume en Cxinio, ni ankaux opinias ke la okcidentaj komunikiloj devas ellerni kiel akiri respekton. Se la okcidentaj komunikiloj, anstataux impliki en neekzistaj aux malnovaj problemoj, donus pli grandan zorgon al kaj raportojn pri la vera situacio de Cxinio, tio certe helpos al ili rebonigi sian reputacion.
En lasta unu jaro kiam mi vivas en Britio, mi profunde sentas, ke la raportoj pri Cxinio far ekstera mondo estas multe pliigxas ol en la mezo de la 8--aj jaroj kiam mi lernis kiel studento en Britio. Plejparto de la raportoj estas konforma al la faktoj de Cxinio. Ankaux Cxinio estas en la epoko de eksplodo de informoj. Mi esperas, ke pli kaj pli multaj homoj en la okcidentaj landoj povus konkeri la baron de la lingvo kaj kulturo, koni kaj kompreni la veran Cxinion.
La mondo iam atendis ke Cxinio fandigxu en la mondon, kaj hodiaux Cxinio ankaux havas paciencon atendi ke la mondo konu Cxinion.
(Auxtoro:Fu Ying,Ambasadoro de Cxinio en Britio) esp-igis Guozhu 2008-04-14 el al retejo Xinhua 2008年04月14日 09:15:36 来源:外交部网站