今天是农历丙戍年闰七月的“七夕”佳节,特发如下帖子与网友共赏
Qin Guan (1049-1100)
FEOJ CXE LA PIGA PONTO
Varias delikataj nuboj flue.
Disigxbedauxron steloj portas plue.
Argxentan Rojon transiri senbrue.
En hor' de jada ros' kaj ora vento,
nur foja renkonto,
sed jam superas multe pli ol cento
en la homa mondo.
Ilia amo kiel milda rojo
similas, kiel songx'--- revid' en gxojo.
Sed tuj disigas la revena vojo!
Se vera amo longdauxri sukcesas
inter geamatoj,
cxu la cxiama kunestad' necesas
en tagoj, monatoj?
Tradukis Guozhu (2006-08-30)
秦观(1049-1100)
鹊桥仙
纤云弄巧,飞星传恨,
银汉迢迢暗度。
金风玉露一相逢,
便胜却、人间无数。
柔情似水,佳期如梦,
忍顾鹊桥归路。
两情若是久长时,
又岂在、朝朝暮暮。