此主题相关图片如下:
Omagxe Al Firma Cxinio
Kiam la negxblovado revenan vojon baris,
ni helpe nin varmigis per korpoj reciproke.
Kiam suverenecan defion oni faris,
ni glavon elingigis akra anti-provoke.
Kiam la olimpikan torcxon fiul' malgloris,
ni cxiuj solidare defendis senhezite.
Kiam la vivojn de infanoj viruso voris,
ni savis tuj kompense per amo malevite.
Kiam la trajnoj sturmaj fatale eltrakigxis,
ni interhelpis unu alian sin-depende.
Kiam la tero nun en tertremo dissxirigxis,
ni brave hakis al ni la vojon monto-fende.
Kuragxu fronte al la suferoj ecx sen finoj,
kaj firme tenu rekta la spinon de ni cxinoj!
--- sonete esp-igis Guozhu 2008-05-15