dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 下半旗志哀 Duonhista

您是本帖的第 3393 个阅读者
树形 打印
标题:
下半旗志哀 Duonhista
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
下半旗志哀 Duonhista


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Tutlanda Funebrado
--- laux cxinesko Busuanzi

(2008-05-19/21)

Duonhisata
nacia flago
memoras en tutlanda
funebra tago

pri la kruela
tertrema plago
bravismo en mizeroj
ekster imago

* Busuanzi (Auxguristo): cxina fiksforma poemo konsistanta el du strofoj same el versoj de 55,75 silaboj kun duona rimo.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/5/20 23:22:02
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

http://esperanto.cri.cn/121/2008/05/19/1@80893.htm

Ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis okazigi tutlandan funebron图片点击可在新窗口打开查看
(GMT+08:00) 2008-05-19 00:21:23

Por esprimi profundan funebron de ĉinaj diversnaciecaj popolanoj pri viktimoj de la fortega tertremo en Sichuan, la ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis okazigi tutlandan funebron de la 19-a ĝis la 21-a de majo. Dum tiuj ĉi tagoj haltos stafetado de la olimpika torĉo en Ĉinio.

Dum la tutlanda funebro la nacia flago estos duonhisata en la tuta lando kaj ĉinaj institucioj en fremdaj landoj, la publika amuzado suspendiĝos kaj la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en fremdaj landoj aranĝos kondolencajn librojn. Je 28 minutoj post la 14-a horo de la 19-a de majo la ĉina tuta loĝantaro silentos dum 3 minutoj por la funebro, dume aŭtoj, trajnoj kaj ŝipoj sonigos sirenojn kaj kontraŭaeratakaj alarmoj sonos.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/5/20 23:26:21
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

http://esperanto.cri.cn/121/2008/05/19/1@80949.htm

Ĉina unua nacia funebra tago图片点击可在新窗口打开查看
(GMT+08:00) 2008-05-19 17:23:36

图片点击可在新窗口打开查看

图片点击可在新窗口打开查看La fortega tertremo okazinta la 12-an de majo en Wenchuan, provinco Sichuan mortigis pli ol 32 000 homojn kaj vundis pli ol 220 000. Por esprimi la profundan funebron de la tutlanda popolo al la viktimoj en la tertremo, la ĉina registaro decidis, ke de la 19-a ĝis la 21-a de majo estu la nacia funebra tago. Dum tiu ĉi tempo ĉesas la stafetado de la olimpika torĉo en Ĉinio. Estas duonhisita la nacia flago en la tuta lando kaj en la institucioj en fremdaj landoj, ĉesas la publika amuza aktivado.

Je ĉirkaŭ 58 minutoj post la 4-a horo de la 19-a de majo, sur la placo Tian'anmen de Pekino, en solena nacia himno, la ĉina kvinstela flago, reprezentanta la nacian dignon, leviĝis ĝis la pinto de la stango de la flago kaj post iom da tempo, malleviĝis.

Sur la placo miloj da urbanoj serioze staris kaj direktis sian rigardon al la nacia flago. Post la ceremonio, raportisto intervjuis patron kaj filinon el Pekino. La patro nomiĝas Tian Guanghui, kaj la filino, Tian Sangshan.

Filino: Inter la viktimoj estas miaj samaĝaj knaboj. Mi ege malĝojas, ke multaj amiketoj estas terkovritaj.

Patro: Mi ege malĝojas; tamen mi sentas, ke antaŭ la katastrofo, montriĝas en nia lando senprecedenca solidareco kaj unuanimeco.

Sinjoro Dun Shixin estas oficisto. Post la ceremonio li ne tuj foriris, sed silente staris ĉeloke kelkajn minutojn. Li diris, ke la katastrofo estas grandega malfeliĉo. Ĉinio starigis la nacian funebran tagon, duone hisis la nacian flagon, tio ne nur donas al la popolanoj vojon por esprimi funebron, sed ankaŭ montras la respekton kaj amon de la registaro al la vivo.

"Por la tutlanda popolo tio estas tre bona civitana eduko. La nacia funebra tago spegulas la forton de la popolo, la brilecon de homeco."

Sinjoro Joe Bircher el Usono studas en Ĉinio. Hodiaŭ li partoprenis en la ceremonio. Li diris:

"Ja estas treege tragedie. Tiel multaj homoj mortis. Ni neniel povas malhelpi okazon de la katastrofo. Ĉinio agas tre brave, donas sian tutan energion, faras ĉion eblan. Estas tre bone."

Matene, la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj ĉinaj ambasadorejoj en aliaj landoj duonhisis la nacian flagon kaj metis funebran notlibron. Ambasadoroj de pli ol 60 landoj al Ĉinio sinsekve venis al la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj esprimi funebron. Nia raportisto diris:

"De la 9-a horo kaj duono, ambasadoroj de pli ol 60 landoj al Ĉinio sinsekve venis al la ministerio. La kotedivoira ambasadoro estas la unua. Li diris, ke estas tre profundaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kotedivoiro. Nome de la kotedivoira popolo, li esprimis la unua konsolon al la ĉina popolo. Usona ambasadoro Clark T. Randt esprimis, ke Usono pliigos helpon al Ĉinio. Japana ambasadoro Yuji Miyamoto diris al nia raportisto, ke la japana savtaĉmento plenforte serĉas postvivantojn. La japana registaro plenforte kunlaboros kun la ĉina registaro en rekonstruado de hejmlokoj de la ĉina popolo.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/5/21 4:16:40

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06055 秒, 4 次数据查询