此主题相关图片如下:
skribas Augusto Casquero 2008/06/10 10:27:27
KORTUSXIGA DATREVENO DE LA CXINA ESPERANTISTO S-RO YU JING HUI
La 8an de junio, en la urbo Dong Huan, Guangdong Provinco, okazis kortusxiga festo, nome la 60a datreveno de la edzigxo de la veterana esperantisto s-ro Yu Jing Hui.
Li estas ege entuziasma diskoniganto kaj laboranto por Esperanto. Aktive laboras, despite de sia agxo. Interesa laboro kiun li faras estas la produktado de esperanta materialo, inter kiu elstaras la produktado de esperantaj tekstoj kaj diversa lernomaterialo por infanoj.
Dum la festo, okazinta en belega restoracio, kun cxeesto de granda kvanto da amikoj, familianoj, kaj deko da esperantistoj, li ricevis multajn donacojn. Amikoj kaj familanoj prezentis videofilmon pri lia vivo. Oficiale salutis nome de la esperantistaro S-o Lin, el la Esperanto Asocio de Kantono, kaj la hispana esperantisto Augusto Casquero (en Esperanto kun samtempa traduko al la cxina de s-ro Liu Weizhuan).
Fine de la festo, oni disvendadis cxinajn pentrajxojn, kaj aliajn belajn artajxojn kaj ornamajxojn, kun la celo sendi la monon atingita al Sichuan, por helpi la viktimojn de la terura tertremo antaux nelonge okazinta.
Antaux granda kaj bela torto, kun la kvinpinta verda stelo, oni kantis por li en Esperanto "Felicxan Datreven'".
Augusto Casquero
Guozhu
Kia laboro, tia valoro