此主题相关图片如下:
I.
Iri, iri, sencxese iri,
disigxis ni tiel intimaj,
trans dekmil lioj nur sopiri
en mondekstremoj malproksimaj.
Baras la vojo malfacila.
Kiam revido por ni estas ?
En vento cxevalo profila.
Birdo en sia nesto nestas.
Jam pli kaj pli foraj ni pasxis.
Vesto largxas tagon post tagoj.
Flosaj nuboj la sunon kasxis,
Homo ne revenas en vagoj.
Sopiro igas min maljuna,
jaragxoj velkas senrevene.
Ne plu zorgi pri misfortuna.
Bonan farton akiri pene!
(Trad. Guozhu)