el LA DEK NAUX ANTIKVAJ POEMOJ
V.
Turo altas norde-okcidente.
Gxin trasxvebas nuboj firmamente.
Pavilonon fretas gravurajxoj,
kaj sxtuparon inter tri etagxoj.
Supre ekauxdigxas kant', ario.
Kiel trista ho, la melodio!
Kiu povas gxin muziki? Kiu?
Krom edzino de Qiliang*, neniu!
Kanton nun dissendas vent' malgxoje,
kaj ripetas foje sxi refoje.
Cxe la plej kortusxa mezario
nin penetras jam melankolio.
La kantant' neniam sxparas penon,
tamen kiu repagas komprenon?
Ni farigxu cignoparo flava,
flugu alten kaj en kuno rava!
(Trad. Guozhu)
---
*Qiliang: oficisto de Qi-regno en epoko de Printempo kaj Auxtuno (770-476 a.K.).
Informigxinte pri lia morto en milito, lia edzino sinmortigis post dek tagoj da lamentado.