此主题相关图片如下:
el LA DEK NAUX ANTIKVAJ POEMOJ
VII
Argxente brilas lun-apero.
Cxe muro grilo trilas korte.
Pri vintro montras la Kulero,
kaj steloj vicigxas bonorde.
Perlaj rosoj sur herboj blankas.
Sezonoj alternas subite.
Sur arbo cikado cxirpkantas,
kaj flugis hirundoj forglite.
Miaj kunlernintoj sukcesis
rangojn cxasi altfluge nuben.
Amikecon nian forgesis,
kaj flegme forlasis min ruben.
Pokalo, sed vinon ne tenas.
Bubalo, sed sxargxon ne tiras.
Fidelo se ankaux malplenas,
kion vanta famo utilas ?
(Trad. Guozhu)