此主题相关图片如下:
el DEK NAUX ANTIKVAJ POEMOJ
X.
Diste distas la Bovisto-stelo.
Brile brilas la Teksistin-stelo.
Svelte svelte per paro da manoj,
klake klake sxi teksas laux planoj.
Tutan tagon preti malsukcesas,
sed larmoj pluve flui ne cxesas.
La Rojo estas basa kaj klara.
Kiom longas la distanco bara ?
Base basa la Rojo sin trovas.
Ame ame babili ne povas !
(Trad. Guozhu)