此主题相关图片如下:
el DEK NAUX ANTIKVAJ POEMOJ
XII.
Alta muro en oriento,
ronde cxirkaux la urbo zone.
Abrupte blovas kirla vento.
Herboj velkas auxtun-sezone.
Sezonoj alternas sencxese.
Forkuras jaro tro facile !
Matene, amaras ekscese.
Nokte, griloj cxagrenas trile.
Lasu deziron al agordo.
Kial sin bridi per modelo ?
Belulinoj multas en nordo.
Kiel sorcxaj kun jada belo !
Per silka surtuto sin vestas,
muzikon ludas en kastelo.
Kiel tristaj la sonoj estas.
Kordoj urgxas sub pluk-akcelo.
Prefere for la rita baro,
sed hezite, cxu pri renomo ?
Mi volas igxi hirundparo,
fari neston en via domo !
(Trad. Guozhu)