此主题相关图片如下:
el DEK NAUX ANTIKVAJ POEMOJ
XIII. Orientan pordon...
Orientan pordon mi trapasis.
Sur la norda monto tomb' amasis.
Gxemsusuras poploj jen malgxoje,
dum funebras pinoj apudvoje.
Sube kusxis la mortint' obstine,
por li dauxras noktobskur' senfine.
Li dormadas sxtone en Infero,
ecx jarmil' ne vekos lin el tero.
Kvar sezonoj haste forrapidas.
Nia viv' ne pli ol ros' validas,
tiom longe kiel efemero,
kaj tra l' mondo ni nur pasagxero
urgxe al la destinita morto,
ecx sagxulojn kaptos same l' sorto.
Cxu efikas eliksiro multe ?
Ofte nur pereis oni stulte.
Preferinde per nektar' nin ravu,
kaj ni vestojn silkajn mode havu!
(Trad. Guozhu)