此主题相关图片如下:
Koncize
pri la <Dek Naux Antikvaj Poemoj>
<Libro de Poezio> estas la plej frua antologio de poemoj en la antikva Cxinio. La poemoj en la antologio datigxis ekde la 11-a jc a.K. gxis 6-a jc a.K. En la <Libro de Poezio>, la cxefa formo de versoj estas tiu kun kvar ideogramoj en cxiu verso (kvarsilaba verso). Poste, la kvarsilaba versformo en la cxina poezio evoluis iom post iom al la kvinsilaba (kaj pli poste al sepsilaba, diverssilaba...).
La plej fruaj kvinsilabaj poemoj en la klasika cxina poezio formigxis en Han-dinastio (206 a.K. - 220 a.K.), dank' al influo de popolkantoj. En la poemaro <Yuefu de Han-dinastio> kolektigxis multe da popolkantoj en la kvinsilaba versformo.
Influate de tiaj popolkantoj, literaturistoj de Han-dinastio ankaux iom post iom imite versis multajn poemojn kun kvin ideogramoj en cxiu verso. El tiuj la plej sukcesa, plej fama grupo da kvinsilabaj poemoj, versitaj de literaturistoj, estas la <Dek Naux Antikvaj Poemoj>, aperinta en la lastaj jaroj de la Orienta Han-dinastio (22 - 220 p.K.). Gxi estas honore nomata kiel "la Patrino de Poezio" kaj markas la maturigxon de la poemformo kvinsilaba.
Jam perdigxis la nomoj de la verkintoj de la <Dek Naux Antikvaj Poemoj>. Supozeble tiuj poemoj ne estas verkitaj de unu sama poeto nek en sama tempo. Xiao Tong, kronprinco de Liang-regno (502 - 557 p.K.) de la Sudaj Dinastioj (420 - 589 p.K.), kolektis ilin en la "Krestomatio" kompilita de li sub la titolo "Dek Naux Antikvaj Poemoj", kaj tiele gxi farigxis la propra nomo por tiuj 19 poemoj.
Sentoj prikantitaj en la <Dek Naux Antikvaj Poemoj> gxenerale temas pri tri specoj:
unue, cxagreno pro la disigxo, ekz-e <Vintra Frosto Draste Turmentas>(XVII) kaj <El Malproksimo Gasto Venas>(XVIII);
due, aflikto pro malsukceso en la ambicio, ekz-e <Turo Altas Norde-okcidente>(V) kaj <Hodiaux Okazas Festeno>(IV);
trie, maltrankvilo pro la necerteco kaj mallongeco de homa vivdauxro, ekz-e <Homo Vivas Malpli ol Jarcenta>(XV) kaj <Mortintoj Pli kaj Pli Malproksimaj>(XIV).
Cxar la tri sentspecoj cxiuj estas el la fundamenta tonalo, komune posedata de homaro. Tial, kiam oni legas la 19 antikvajn poemojn, la legantoj ofte miksis pretervole sian senton en la legado kaj facile vekigxis la ehxoj. Do estas facile kompreneble kial la <Dek Naux Antikvaj Poemoj> cirkulis pli ol mil jarojn, gxuante sxaton de legantoj.
La lingvo de la <Dek Naux Antikvaj Poemoj> estas simpla kaj natura, kun viveca kaj trafa priskriboj. Gxi okupas gravan pozicion en la evoluo de la cxina kvinsilaba poemo. Multaj eruditoj cxu antikvaj kaj nuntempaj donis al gxi altan takson.
Antauxe, oni povas trovi esperantan tradukon nur por unuopaj pecoj el la <Dek Naux Antikvaj Poemoj> (en EPCx aux CRI). La nuna esperantigo far Guozhu unuafoje legigxas en kompleta teksto.