dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 莺莺传(2) Yingying

您是本帖的第 2591 个阅读者
树形 打印
标题:
莺莺传(2) Yingying
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
莺莺传(2) Yingying

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
    F-ino Cui havis servistinon nomatan Hongniang. Hazarde Zhang havis interparolon kun sxi sola plurfoje kaj, profitante la bonan sxancon, Zhang konfidencis al sxi sian deziron. Auxskultante tion, la servistino vere sxokigxis  kaj honteme forkuris. Instruitulo Zhang sentis grandan penton. La sekvantan tagon, kiam li refoje renkontigxis kun  la servistino, kun honto li petis sxian pardonon, kaj ne plu menciis pri sia peto. La servistino diris al Zhang: “ Ho, sinjoro, vian parolon mi nek kuragxas transdoni, nek kuragxas malsekretigi. Tamen, pri la familio de f-ino Cui  vi ja bone konas, kial do vi ne senpere petas pri sxia mano profitante vian favoron  ?”
    “Ekde mia infanagxo,”diris  Zhang, “mi karakterigxis malsocietema. Ecx kiam mi kunestis inter virinoj, sxajne mi donis nenian rigardon al ili. Sed, malgraux mia tia sinteno dum multaj jaroj, finfine mi estis sorcxita de sxi.  Tiutage, dum la festeno, por diri la veron, mi preskaux jam ne povis min deteni, kaj, dum lastaj tagoj, mi ecx  forgesis halti dum irado aux ne sciis satigxon dum mangxado. Tre eble mi ne povos plu vivi longe. Se mi petus  geedzigxon kun sxi laux la rutinismo, kies proceduroj de svatado, gefiancxigo, auxgurado per nomo...  ktp dauxros  almenaux tri aux ecx pli multajn monatojn, do, tiam vi trovos min jam delonge mortinta pro la amsopiro! Per kia konsilo vi helpus min ?”
    La servistino respondis: “F-ino Cui estas tiel cxasteme, ke sxi akceptis nenian maldecan vorton ecx de tiu, kiun sxi respektas. Sekve mi, kiel subulino, havos nenian rimedon tikli sxin. Tamen sxi tre amas beletron, kaj ofte  dronis en aprezo de belaj verkoj aux versoj dum longa tempo. Cxu vi povus verki ampoemojn por inspiri sxin ? Krom tio, ni havos neniun alian sxancon. ”
    Auxdinte tion, Zhang gxojegis kaj tuj improvizis du poemojn pri printempo kaj donis al sxi. Tiun vesperon, la  servistino revenis kun kolora leterfolio, kiun sxi transdonis al Zhang, dirante: “ Jen poemo de f-ino  Cui !”
    La titolo de la poemo estis <La Luno en la Monatmeza Nokto> kaj la versoj legigxis jene:
            Cxe l'okcidenta cxambro mi atendas
                lunon. La pord' duonfermigxas. Ventas.
                Florombroj ekmovigxas sur la muro.
                Mi dubas : cxu alvenas la karulo ?

    Zhang iom subkomprenis prila aludo en la poemo, cxar tiu vespero jam estis la dekkvara en la dua monato laux lunkalendaro. Oriente de la logxejo de f-ino Cui staris abrikotarbo. Se oni grimpus sur la arbon, povus transiri la  muron. Vespere en la dekkvina nokto, pere de la arbo kiel sxtuparo Zhang transiris la muron. Tiel li venis al la okcidenta cxambro, kies pordo restis duonfermita kaj la servistino Hongniang kusxis en sia lito. Vidante lin, sxi surprizigxis kaj demandis: “Ho, kial vi alvenas ?”
    Zhang klarigis al sxi, mensogante:“ F-ino Cui alvokis min per la leterfolio, vi anoncu por mi !”
    Post nelonge, Hongniang revenis kaj ripete diris: “Sxi alvenas, sxi alvenas  !”
    Auxdinte tion, Zhang sentis kaj gxojon kaj timon, supozante ke cxifoje li certe sukcesos.
    Sed f-ino Cui alvenis en bonorda vestado kaj severa mieno. Sxi riprocxis lin: “Via favoro savi mian familion estas vere tre granda, tial mia patrino konfidis al vi siajn malfortajn gefilojn, sed kial vi sendis pere de la senscia servistino malcxastajn vortojn al mi ? Vi komencis per justa ago protekti aliajn en dangxero, sed poste vi profitis gxuste alies dangxeron por atingi vian celon. Do vi mem anstatauxigas la maljustan agon per via propra maljustajxo, je kio do ili diferencas ? Se mi tenos tion en sekreton, mi kasxos la malbonvirtan agon de alia homo, tio estas nejusta sinteno. Se mi malkasxe denuncis tion al mia panjo, do mi perfidos mian favoranton, tio estas sendanka repago. Se mi transdonis mian penson pere de servistino, mi ja timas, ke sxi ne kapablas redoni cxion  sendevie. Tial mi invitis vin per slipo por ke mi mem diru rekte al vi. Sed mi timis ke vi ecx tiel ankoraux havas ian skrupulon, tial mi invitis per amoraludaj versoj por certigi ke vi nepre venu al la rendevuo. Cxu mi rajtas ne honti pri la nedeca konduto?  Do, tenu nin bonkondutaj kaj ne transiru la limon de virto !”  Dirinte tion, sxi rapide sin turnis kaj foriris.
    Zhang gapis konsternite dum longa momento. Li retransiris la muron kaj dronis en elrevigxo. Dum kelkaj noktoj, instruitulo Zhang dormis sola kusxante cxe la fenestro. Iun vesperon, Zhang sentis sin subite vekita de iu. Surprizite li levigxis kaj vidis ke Hongniang alvenis kunportante litajxojn. Palpkaresante al Zhang, sxi diris: “Sxi alvenas, sxi alvenas ! Kial vi ankoraux restas en dormo ?”  Sterninte la litajxojn kaj kunmetinte la kapkusenojn sxi foriris.

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/7/31 4:30:04
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
崔之婢曰红娘,生私为之礼者数四,乘间遂道其衷。婢果惊沮,腆然而奔,张生悔之。翼日,婢复至,张生乃羞而谢之,不复云所求矣。
婢因谓张曰:"郎之言,所不敢言,亦不敢泄。然而崔之姻族,君所详也,何不因其德而求娶焉?"
张曰:"余始自孩提,性不苟合。或时纨绮间居,曾莫流盼。不为当年,终有所蔽。昨日一席间,几不自持。数日来,行忘止,食忘饱,恐不能逾旦暮。若因媒氏而娶,纳采问名,则三数月间,索我于枯鱼之肆矣。尔其谓我何?"
婢曰:"崔之贞慎自保,虽所尊不可以非语犯之,下人之谋,固难入矣。然而善属文,往往沈吟章句,怨慕者久之。君试为喻情诗以乱之,不然则无由也。"
张大喜,立缀春词二首以授之。是夕,红娘复至,持彩笺以授张曰:"崔所命也。"题其篇曰《明月三五夜》,其词曰:
"待月西厢下,近风户半开。
   拂墙花影动,疑是玉人来。"

张亦微喻其旨,是夕,岁二月旬有四日矣。崔之东有杏花一株,攀援可逾。既望之夕,张因梯其树而逾焉,达于西厢,则户半开矣。
红娘寝于床,生因惊之。红娘骇曰:"郎何以至?"
张因绐之曰:"崔氏之笺召我也,尔为我告之。"
无几,红娘复来,连曰:"至矣!至矣!"
张生且喜且骇,必谓获济。
及崔至,则端服严容,大数张曰:"兄之恩,活我之家,厚矣。是以慈母以弱子幼女见托。奈何因不令之婢,致淫逸之词,始以护人之乱为义,而终掠乱以求之,是以乱易乱,其去几何?诚欲寝其词,则保人之奸,不义;明之于母,则背人之惠,不祥;将寄与婢仆,又惧不得发其真诚。是用托短章,愿自陈启,犹惧兄之见难,是用鄙靡之词,以求其必至。非礼之动,能不愧心,特愿以礼自持,无及于乱。"言毕,翻然而逝。
张自失者久之,复逾而出,于是绝望。
数夕,张生临轩独寝,忽有人觉之。惊骇而起,则红娘敛衾携枕而至。抚张曰:"至矣!至矣!睡何为哉?"并枕重衾而去。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/7/31 4:34:03

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询