莺莺传(3) Yingying
此主题相关图片如下:
Frotinte al si foj-refoje palpebrojn, instruitulo Zhang sidigis sin gxentile kun rektigita dorso dum longa momento, ankoraux dubis cxu cxio cxi tio okazas nur en bela songxo ? Tamen li pacience kaj humile atendis. Post nelonge, jen la servistino Hongniang alkondukis f-inon Cui brako en brako, kiu alvenis kun cxarme hontema pudoro kaj estis tiel febla ke sxi ecx ne havis forton movi siajn membrojn. Sen serioza cxastemo, kiu cxiam regis en sxia konduto, nun sxi vidigxas tute malsama. Tiu nokto, estis de la dekoka tago en la monato. La argxenta luno pendis oblikve en la cxielo kaj gxia delikata lumo versxigxis sur duono de la lito. Instruitulo Zhang sentis sin kvazaux sxvebanta en aero, kaj li suspekte prenis ilin por feinoj. Li ecx ne kredis ke ili venis el la homa mondo.
Post suficxe longa tempo, ekauxdigxis sonorado de la templo kiu anoncis alvenon de auxroro. Servistino Hongniang urgxis la f-inon foriri. F-ino Cui nur langvore gxemis sed dum la tuta nokto sxi diris ecx nenian vorton. Hongniang do akompanis sxin foriri.
Instruitulo Zhang ellitigxis frue kiam apenaux vidigxis la unua lumo de auxroro, sed li ankoraux kun dubo demandis al si: “Cxu cxio okazis nur en mia songxo ?” Tamen, post tagigxo, li trovis ke sur lia brako ankoraux restas spuro de sxminkoj, odoras aromo je vestajxo kaj larmgutoj ankoraux rebrilas je kurteno sur lito.
Tiel, dum pli ol dek tagoj post la okazajxo estis nenia sxia informo. Instruitulo Zhang verkis poemon<Renkontigxo kun Feino> en 60 versoj. Fakte la poemo ankoraux ne estis finverkita, sed okaze alvenis la servistino Hongniang, kaj li donis la poemon al sxi ke sxi transdonu al f-ino Cui, kaj tiel reokazis rendevuoj inter ili. Instruitulo Zhang foriris antaux la auxroro kaj revenis post vesperigxo, tranoktinte kune kun f-ino Cui en la okcidenta cxambro kaj tio dauxris preskaux unu monaton. I.a. instruitulo Zhang ofte sondis al f-ino Cui pri opinio de sxia patrino. F-ino Cui respondis:“ Laux mia supozo, ecx se mia patrino sciis cxion pri la okazintajxo, sxi jam ne povis oponi kaj vole-nevole devis helpi nian kunigxon.”
Post nelonge, instruitulo Zhang devis veturi al Chang'an, kaj li anticipe sciigis al sxi per multaj mildaj vortoj. F-ino Cui montris nenian malaprobon, sed vualis sur sxia vizagxo evidente malgxoja mieno. En la nokto antaux lia forveturo, sxi ne aperis, kaj tiel, sen intervidigxo kun sxi, instruitulo Zhang ekveturis okcidenten al Chang'an .
Post monatoj, instruitulo Zhang revojagxis al Puzhou kaj revidis f-inon Cui. Cxe sxi li logxis ankoraux monato jn. F-ino Cui tre lertis en skribarto kaj verkado, sed, malgraux ripetadaj petoj de Zhang, sxi neniam malkasxis siajn verkojn. Ofte instruitulo Zhang la unua montris sian verkon instigi, sed sxi respondis cxiam indiferente. Versxajne f-ino Cui distingis sin de aliaj gxuste per tio, ke sxi posedas majstran artkapablon, sed neniam volis pavi; sxi havis lertan langon, sed malofte montris sian elokventecon. Sxi havis profundan amon al instruitulo Zhang, sed neniam frazadis surbusxe. Enkore sxi estis senlime sentimentala, sed aspekte kvazaux trankvila. Cxu gxojon aux malgxojon, oni malfacile povis legi de sxia mieno. Foje sxi sola ludis liuton en malfrua nokto. La muziko auxdigxis tre malgxoja kaj cxagrena. Instruitulo Zhang subauxdis tion kaj petis ke sxi refoje ludu, sed sxi ne plu ludis kaj tio faris Zhang pli forte ensorcxita. Poste, cxar pli kaj pli proksimigxis la dato de imperia ekzameno, instruitulo Zhang devis veturi okcidenten al Chang'an. En la nokto antaux sia veturo, Zhang ne plu parolis pri sia sento kiel lastfoje, sed nur malgxoje veadis cxe f-ino Cui. F-ino Cui tuj subkomprenis pri la adiauxo. Sxi ekparolis humile kaj malrapide en milda vocxo al li: “Komenci per mistifiko kaj fini per forlaso, tio estas merita repago por mi kaj kontraux vi mi ne kuragxas plendi. Se vi mem plenumis kiel la komencon, tiel la finon, tio estas via favoro, kiu realigas nian komunan jxuron pri eterna kunigxo, do cxu ankoraux necesas iom da bedauxro pri cxifoja disigxo ? Tamen, se vin turmentas malgxojo kaj mi ne havas ian rimedon vin konsoli. Antauxe vi lauxdis min lerta en liutludo, sed pro hontemo mi ne prezentis al vi mian ludon. Nun, antaux via foriro, mi volonte kontentigu vian deziron.” Kaj sxi ordonis la servistinon pretigi liuton kaj sxi ekludis la preludon de la muziko <Vesto el Cxielarkoj kaj Plumoj>. Kiam sxi ludis nur kelkmove, la sono auxdigxis jam tiel gxemplena de malgxojo kaj tristo, ke oni apenaux rekonis la nomitan muzikon kaj la auxskultantoj cxiuj lamente vesuspiris. F-ino Cui subite haltigis sian ludon, forpusxis la liuton, kun larmplena vizagxo sxi ekrapidis al la cxambro de sia panjo kaj ne plu aperis. La sekvantan matenon, instruitulo Zhang jam ekveturis for.