dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 莺莺传(4) Yingying

您是本帖的第 2582 个阅读者
树形 打印
标题:
莺莺传(4) Yingying
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
莺莺传(4) Yingying
    En la sekvanta jaro, instruitulo Zhang malsukcesis en la imperia ekzameno kaj restis en la cxefurbo. Li skribis  leteron al f-ino Cui por konsoli kaj la responda letero de f-ino Cui legigxis jene:
 “ Kunprenante mi legis vian leteron kaj sciis vian profundan amon, kiu kortusxis kaj droni min en tristo kaj en gxojo. Vi donacis al mi skatolon da ornamajxoj kaj kvincolon da rujxo por ke mi faru al mi tualeton. Kvankam mi kore dankas vin pro la karaj donacoj, tamen, sen via cxeesto, por kiu do mi ankoraux faru al mi la tualeton ? Male,  vidante tion, mi havas ecx pli multajn sopirojn kaj veojn.
    Mi informigxis ke vi nun restas en la cxefurbo por dauxrigi vian studadon. Nature tio bezonas trankvilon kaj  kvieton. Tamen bedauxrinde estas, ke mi, malfortulino en dezerta loko, estos forlasita de vi por cxiam ! Tio estas  fatala laux mia sorto. Kion mi ankoraux diru pri tio ?
    Ekde la lasta auxtuno, mi ofte trovigxas en konfuziteco, kvazaux perdinte ion.Okaze de kunsido inter samfamilianoj, vole-nevole mi devis pene eltordi el mi iom da rido aux parolo, sed en kvietaj noktoj, kiam mi estis sola, mi neniel povis deteni min de larmado. Ecx en songxo mi plorgxemis pro la disigxbedauxro. Kvankam en la songxo mi ankoraux havis la karajn intimajxojn kun vi kiel en pasinteco, tamen ofte okazis, ke mi surprizvekigxis antaux ol finigxo de la amrendevuo. Kvankam en mia litkovrilo versxajne ankoraux postrestas duona varmo, tamen la racia penso klare atentigis al mi kiom longe ni jam disigxis unu de la alia !
    Post nia lastfoja disigxo, rapide forpasis jam unu jaro. Chang'an estas urbo plena de diversaj gxuoj kaj cxie  ekscitas homajn sentojn. Kiel felicxa mi estas ke vi ankoraux ne forgesis kaj ofte karmemoras min, kiu trovigxas en  dezerta malproksimo, tiel ke mi, senscia virino, ne scias kiel dankas vin. Rilate al la jxuro ke ni kunigxu dum tuta  vivo, mi nepre ne sxangxigxos. Mi rememoras pri la malnova tempo kiam ni, pro la gekuzeco, kelkatempe kunestis cxe  festeno aux simila okazo. Tentite de servistino mi malkasxis al vi mian koron kaj neniel povis bridi ampasion de juneco.  Vi incitis min galante kiel Sima Xiangru per liutludo al Zhuo Wenjun, sed min faris rifuzon per forjxeto de navedo kiel tiu far filino de Gao-familio al Xie Kun. Post kiam ni havis intimajxojn, pli profundigxis amo inter ni kaj, en mia sensagxa penso, mi ja opiniis ke mia fidela amo trovis sian neston. Tamen, ekster mia atendo, post mia sinofero al vi, vi ne faris gefiancxigxon kun mi, tiel ke mi estis malhonorita kiel knabino kiu mem oferis sian  virgulinecon kaj mi ne povas publike servi al vi kiel edzino. Tio farigxos granda bedauxro dum mia tuta vivo, tamen, krom veadi, kion alian mi ankoraux povas fari? Se vi havas bonkorecon degne plenumigi mian deziron, mi sentos senfinan felicxon ecx gxis la tago de mia morto. Aux male, se vi agas kiel grandanimulo, kiu rigardas amon nur bagatelo forlasinda por trovi alian pli atentindan utilismon kaj prenas la antauxgeedzigxan kunigxon malaprobinda fiago kaj la pasintan amjxuron meplenuminda, tiaokaze, ecx se neniigxis mia korpo kaj cindrigxis miaj restajxoj, mia sincera koro restos senmorta. Tiam mia spirito sxvebos kun vento, rosoj kaj postsekvos cxe vi sendisigxe cxu en vivo cxu post morto, tia estas mia fidelo verdire. Antaux la leterfolio  mi sencxese larmas, singulte gxemveas, ne povante tute esprimi miajn sentojn. Mi bondeziras al vi mil bonfartojn ! Bonfartojn mil !
    Mi sendas al vi unu jadan ringon, ludajxon en mia infaneco por ke vi kunportu cxiam cxe vi. La jado signifas  sensxangxan firmecon kaj la ringo esprimas senfinan dauxron, krome, ankaux tufon da haroj, te-muelilon el bambuo.  Neniu el tiuj estas altvaloraj objektoj. Mi esperas nur ke vi estu tiel firma kiel jado, dum mia koro krocxas cxiam  al vi kiel ringo. Miaj larmoj makulas sur la bambuajxo kaj miaj cxagrenoj senordas kiel la haroj. Resume, per tiuj  objektoj mi esprimas miajn sentojn, esperante ke nia amo longdauxru! Mia koro sekvas vin tre intime, dum la korpoj  disigxas tre malproksime. Revido por ni estas en senpromesa neniamo. Miaj cxagrenoj, tristoj amasigxas sur cxi  papero. Kvankam ni disigxas unu de la alia trans miloj da lioj, tamen ni anime ja interkomunikigxas. Do, mil  bonfartojn! La printempa vento ankoraux estas suficxe drasta kaj facile malsanigas. Vi bone zorgu vian farton kaj  singardu pri via sano. Ne tro zorgu pri mi ! ”

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/8/2 6:00:29
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
明年,文战不胜,张遂止于京,因贻书于崔,以广其意。崔氏缄报之词,粗载于此。曰:
"捧览来问,抚爱过深,儿女之情,悲喜交集。兼惠花胜一合,口脂五寸,致耀首膏唇之饰。虽荷殊恩,谁复为容?睹物增怀,但积悲叹耳。伏承使于京中就业,进修之道,固在便安。但恨僻陋之人,永以遐弃,命也如此,知复何言?
自去秋已来,常忽忽如有所失,于喧哗之下,或勉为语笑,闲宵自处,无不泪零。乃至梦寝之间,亦多感咽。离忧之思,绸缪缱绻,暂若寻常;幽会未终,惊魂已断。虽半衾如暖,而思之甚遥。一昨拜辞,倏逾旧岁。
长安行乐之地,触绪牵情,何幸不忘幽微,眷念无斁。鄙薄之志,无以奉酬。至于终始之盟,则固不忒。鄙昔中表相因,或同宴处,婢仆见诱,遂致私诚。儿女之心,不能自固。君子有援琴之挑,鄙人无投梭之拒。及荐寝席,义盛意深,愚陋之情,永谓终托。岂期既见君子,而不能定情,致有自献之羞,不复明侍巾帻。没身永恨,含叹何言?倘仁人用心,俯遂幽眇;虽死之日,犹生之年。如或达士略情,舍小従大,以先配为丑行,以要盟为可欺。则当骨化形销,丹诚不泯;因风委露,犹托清尘。存没之诚,言尽于此;临纸呜咽,情不能申。千万珍重!珍重千万!玉环一枚,是儿婴年所弄,寄充君子下体所佩。玉取其坚润不渝,环取其终始不绝。兼乱丝一絇,文竹茶碾子一枚。此数物不足见珍,意者欲君子如玉之真,弊志如环不解,泪痕在竹,愁绪萦丝,因物达情,永以为好耳。心迩身遐,拜会无期,幽愤所钟,千里神合。千万珍重!春风多厉,强饭为嘉。慎言自保,无以鄙为深念。"

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/8/2 6:03:16

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04701 秒, 4 次数据查询