Cxar instruitulo Zhang malkasxis tiun leteron al siaj amikoj, tial nemalmultaj homoj informigxis pri tio. Lia intima amiko Yang Juyuan emis versi kaj verkis jenan poemon <F-ino Cui> :
Pli belas la karul' ol jado brila.
En korto orkideo bonodoras.
Al juna talentulo amsopira
leter de amatino kordoloras.
Ankaux Yuan Zhen de Henan verkis 60 versojn kiel dauxrigon de <Renkontigxo kun Feino>, poemo de Zhang :
Argxenta luno brilas trans kurteno ,
kaj flugas pala lum' tra spac' senlime.
Fore cxielo dronas en nebuloj,
dum arboj konturigxas jen proksime.
Blovas. Bambuoj sonas kiel drakoj,
platanoj — kiel feniksokvinteto.
Maldika rob' similas al nebulo,
Jadoj mallauxte tintas en venteto.
Postsekvas la Diinon rugxaj flagoj,
kaj jadknabinon la nub-cxirkauxpreno.
Noktmeze, cxie regas nur kvieto,
Ni geas en pluveta frumateno.
Movigxas la brodsxuoj, perloj brilas,
Sur jak' vidigxas drakoj senrimarke.
Pendas surkape feniksaj harpingloj.
Legxera vesto buntas cxielarke.
Mi auxdis ke sxi venas el mirlando,
kaj celos al la fepalac' vizite.
Sxi volas ja vojagxi norden al Luxo,
sed venis al Song Yu neatendite.
Komence, sxi rezistis iomete ,
sed amligitaj estas jam du koroj.
Kapkline haroj vibras cikadombre,
kaj pasxe sxtrumpojn kovris jadpulvoroj.
Sinturne kiel cxarma floro, negxo,
brakumis sxi litajxojn silkajn lite.
Paro da ajksoj dancas kol-cxe-kole,
ambirdoj kunis intime koite,
Honteme kuntirigxas nigraj brovoj,
inspiras rugxaj lipoj molaj varme.
Sxiaj aromaj spiroj korpenetras ,
kaj grasa korpo alabastras cxarme.
Langvore sxi ne volas movi brakojn,
sed emis sin arkigi dorlotinda.
Sxvitoj gutadas kiel brilaj perloj ,
haroj tauxzigxas kiel nubo linda .
Dum ni kasx-gxojas pri l' kunigxo rara ,
auxdigxis jam matena sonorado.
Hezite mi ne volas tuj disigxi,
bedauxrojn havas mi en miriado.
Tristo vualas sur vizagxoj niaj.
Sankte ni donas firman jxuran vorton.
Mi faras nodon interligi korojn.
kaj donacas ringon beni sorton,
Larmoj forlavis sxminkojn en la nokto,
malhelis lamp', auxdigxis cxirpoj fore.
Post tualet' nun sxi ankoraux belas.
Ekster fenestro suno brilas ore.
Revenis la fein' jam Luxo-riveron ,
la flutludanto ankaux al Song-monto.
Sur vesto nun postrestas mosk-odoroj
kelkloke spuras en litajx' rugx-blondo.
Nun dense kreskas herboj apud lago,
kiel karikoj flugas miaj pensoj .
Trista liuto kvazaux gruoj gxemis,
sopiras mi ostardojn el nubdensoj.
Granda mar' malfacilas por transnagxi,
alta cxielo — por ating-veturo.
Koloraj nuboj cxie vagas sxvebe,
nur Xiao Shi logxas en soleca turo.
Informigxinte pri tio, amikoj de Zhang cxiuj sentis grandan surprizigxon, tamen instruitulo Zhang jam havis firman decidon interrompi la amrilaton kun sxi.