莺莺传(6) Yingying
此主题相关图片如下:
Cxar Yuan Zhen estis tre intima amiko de Zhang, li demandis al Zhang pri la motivo kial tiel agi, kaj Zhang respondis jene: “Gxeneraldire, tio, kion la Cxielo arangxis por la aparte distingigxa belulino, estas nur du kazoj: aux sxi kauxzis malfelicxon al si mem, aux al aliaj homoj. Se f-ino Cui edzinigxis al familio de ricxulo aux nobelo kaj gxuis favoran dorlotadon, sxi farigxos cxu la feino de Wushan, kiu kauxzos nubojn kaj pluvojn, aux drako k.s. kiu kauxzos inundon aux sxtormon; por diri vere, mi ecx ne povas antauxdiri pri sxia eventuala transformigxo. Antauxe, en pratempo estis regxo Zhouwang de Yin-dinastio (cx. 1711 - 1066 a. K. ) kaj regxo Youwang de Zhou-dinastio ( 1066 - 256 a. K. ) , ambaux regis potencan landon kun milionoj da logxantoj, tamen unu virino suficxas por ilin ruinigi kauxzante sxtat-renversigxon, fatalajn mortojn kaj malhonoron al ili mokindaj de posteuloj. Mi konscias ke mia virta memkulturo ankoraux ne suficxas por venki la fiforton, tial mi nur povas reagi per subpremo de mia sento kaj kategoria disrompo de la amo !” Auxdinte tion, la kunsidantoj cxiuj suspiris emocie.
Post pli ol unu jaro, f-ino Cui jam edzinigxis kaj ankaux instruitulo Zhang geedzigxis kun alia knabino. Foje, Zhang hazarde iris preter domo kie Cui logxis, kaj, pere de sxia edzo, Zhang petis intervidigxon kiel de kuzo. Sxia edzo transsciigis tion al sxi, sed Cui finfine ne konsentis eliri. Granda malgxojo kaj elrevigxo regis sur vizagxo de Zhang. Sciigxinte pri tio, Cui subsendis al li jenan poemon:
Malgrase paligxis vizagxoo jam mia .
Langvoras mi, ecx ellitigxi ne provi.
Mi hontas levigxi ne pro hom' alia
sed velkas, kaj hontas revidi ja pro vi !
tamen sxi fine ne intervidigxis kun li.
Post tagoj, kiam Zhang preparis sin por foriri, Cui resendis al li poemon por rompigxo :
Nenion plu diru post mia forlaso,
ja vi mem komencis pri la intimajxo.
Bonvole favoru per amo malnova
nuntempe al via edzino la nova !
Post tio, neniu havis informon pri sxi.
Siatempe multaj homoj lauxdis ke Zhang estis homo kiu scipovas korekti sian misagon, kaj mi multfoje en kunsidoj de amikoj parolis pri la signifo de la afero, ke prudentaj homoj ne faru tian agon kaj tiu, kiu faris, ne estu sorcxita de beleco.
En iu nauxa monato de Zhenyuan-erao, mia amiko s-ro Li Gongchui foje logxis en mia domo en Jing'an-kvartalo kaj ni babilis i.a. pri la okazajxo, kio multe interesis s-ron Li. Opiniante la historion tre mirinda, li verkis poemon <F-ino Cui Yingying>. La t.n. Yingying estis la karesnomo de f-ino Cui kaj s-ro Li Gongchui prenis gxin kiel titolon de sia poemo.