此主题相关图片如下:
参看 Bv legu ankaux malnovajn mesagxojn
083 鹊桥仙 Feoj cxe la Piga Ponto
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=464
农历丙戍年闰七月的“七夕”佳节,特发如下帖子与网友共赏
Qin Guan (1049-1100)
FEOJ CXE LA PIGA PONTO
Varias delikataj nuboj flue.
Disigxbedauxron steloj portas plue.
Argxentan Rojon transiri senbrue.
En hor' de jada ros' kaj ora vento,
nur foja renkonto,
sed jam superas multe pli ol cento
en la homa mondo.
Ilia amo kiel milda rojo
similas, kiel songx'--- revid' en gxojo.
Sed tuj disigas la revena vojo!
Se vera amo longdauxri sukcesas
inter geamatoj,
cxu la cxiama kunestad' necesas
en tagoj, monatoj?
Tradukis Guozhu (2006-08-30)
秦观(1049-1100)
鹊桥仙
纤云弄巧,飞星传恨,
银汉迢迢暗度。
金风玉露一相逢,
便胜却、人间无数。
柔情似水,佳期如梦,
忍顾鹊桥归路。
两情若是久长时,
又岂在、朝朝暮暮。
此主题相关图片如下:
084 牛郎织女 La Bovisto kaj Teksistino
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=464
Oriente de la Cxiela Rivero vivis knabino teksistino, filino de la Cxiela Imperiestro.
Sxi laboris pene jaron post jaroj, teksante vestojn el koloraj nuboj por gefeoj.
Kompatante pri sxia soleco de senedza vivo, la Cxiela Imperiestro permesis ke sxi edzinigxu al bovisto sur la okcidenta bordo de la rivero. Tamen, sxi cxesigis la teksadon post sia edzinigxo.
Ekkoleris la Cxiela Imperiestro. Li riprocxe ordonis sxin reveni trans la riveron kaj permesis al sxi revidi sian edzon nur unufoje en cxiu jaro.
——el Xiao Shuo(Rakontoj)
天河之东有织女,天帝之女也,年年机杼劳役,织成云锦天衣。天帝怜其独处,许嫁河西牵牛郎,嫁后遂废织纫。天帝怒,责令归河东,许一年一度相会。
——《月令广义·七月令》引《小说》
En la sepa tago de cxiu auxtuno, okazis al pigoj senkauxza kalvigxo. Laux legendo, cxar la Bovisto kaj la Teksistino renkontis sin oriente de la rivero kaj servigis pigojn kiel ponton por ili, tial la kapharoj de la pigoj defalis.
——el Er Ya Yi(Libro pri Plantoj kaj Animaloj)
涉秋七月,鹊首无故皆髡,相传是日河鼓与织女会于汉东,役乌鹊为梁以渡,故毛皆脱去。
——《尔雅翼》卷十三
Tradukis Guozhu
此主题相关图片如下:
el DEK NAUX ANTIKVAJ POEMOJ
X.
Diste distas la Bovisto-stelo.
Brile brilas la Teksistin-stelo.
Svelte svelte per paro da manoj,
klake klake sxi teksas laux planoj.
Tutan tagon preti malsukcesas,
sed larmoj pluve flui ne cxesas.
La Rojo estas basa kaj klara.
Kiom longas la distanco bara ?
Base basa la Rojo sin trovas.
Ame ame babili ne povas !
(Trad. Guozhu)
古诗十九首之十:迢迢牵牛星
迢迢牵牛星,皎皎河汉女。
纤纤擢素手,札札弄机杼。
终日不成章,泣涕零如雨。
河汉清且浅,相去复几许?
盈盈一水间,脉脉不得语。
此主题相关图片如下:
Li Bai(701-762)
el Poemoj
I.
Kiel lazuras la cxielo!
Rokblanke brilas cxiu stelo.
Por Bovisto kaj Teksistino,
nur je futo foras la celo.
Sed mankas pigponto de gxojo,
por transir' de Argxenta Rojo.
Tristas knabin' en buduaro,
kaj vagulo en longa vojo.
Glacias je vintra alveno.
Prujno rosoj trancxas per gxeno.
Kiel auxtuna sxvebfolio,
vagul' sen dato de reveno.
Rubandoj longas post disigxo.
Sub tristo pli lozas negligxo.
Per songxo en la luna nokto,
flugu sopir' de malfelicxo!
(G)
李白 【拟古十二首之一】
青天何历历,明星如白石。黄姑与织女,相去不盈尺。
银河无鹊桥,非时将安适。闺人理纨素,游子悲行役。
瓶冰知冬寒,霜露欺远客。客似秋叶飞,飘飖不言归。
别后罗带长,愁宽去时衣。乘月托宵梦,因之寄金徽。