霍小玉传(2)Jadeta
Post foriro de Bao, Li Yi komencis prepari sin por la grava okazo. Li sendis sian serviston Qiuhong al sia kuzo Li Shang, generala adjutanto en la cxefurbo, por pruntpreni nigran cxevalon kun ora brido. Vespere li sin banis kaj arangxadis, kaj pro gxojo ne povis endormigxi la tutan nokton.
Frumatene de la sekvanta tago, li surmetis kaptukon kaj ekzamenis sin foj-refoje antaux spegulo, cxiam timante ke ankoraux io ne estus en ordo. La tempo do tiel pasis dum lia sinpreparo kaj fine estis tagmeze. Li Yi haste venigis la cxevalon kaj rekte galopis al Shengye-kvartalo.
Apenaux atinginte la lokon, Li Yi vidis, ke tie efektive staras knabino. Sxi demandis : “Cxu vi estas s-ro Li l a Deka ?”
Li jesis kaj descendis de la cxevalo. Petinte ke li konduku gxin en la domon, sxi rapide sxlosis la pordon.
Bao aperis el la dominterno, ride dirante: “ Ha, de kie entrudigxas tiel impertinenta knabego ?”
Li Yi reciprokis al sxi ankaux per sxerco, enkondukite tra la meza pordo.
En la korto kreskis kvar cerizujoj kaj sur tiu cxe la nordokcidenta angulo pendis kagxo kun papago. Vidinte fremdulon la papago kriis : “ Venas homo ! Tuj mallevu kurtenon !”
Cxar nature Li Yi estis ne societema, ankoraux kun skrupulo kaj hezito en sia koro, tial nun, ekauxdinte la krion de la papago, li timigite haltis kun maltrankvilo kaj ne kuragxis antauxen iri.
Akompanate de Bao, la patrinon de Jadeta descendis de la perono por lin bonvenigi. Kaj li sekvis ilin internen kaj sidigxis kontraux la mastrino kiu, iom pli-ol-40-jara, aspektis ankoraux suficxe cxarma, kun gracia konduto.
“Jam antaux longe ni auxdis pri viaj talento kaj eruditeco,”sxi diris al Li Yi. “ Nun mi vidas, ke vi estas kaj eleganta kaj bela. La famo ne trompas. Mi havas filinon, ne bone instruitan, tamen ne malbelan, eble indan je vi. Sinjorino Bao la Dekunua jam plurfoje proponis vin. Mi do konsentas edzinigi la filinon al vi.”
Li sxin dankis.“ Se mi, sxtipa kaj banala, povos esti akceptita, mi sentos grandan honoron dum mia tuta vivo !” La mastrino ordonis arangxi festenon kaj voki Jadetan el la orienta cxambro. Kiam Jadeta envenis, Li Yi levigxis kaj riverencis al sxi, sentante la cxambron plenigxi de jadaj briloj. kaj lin tute ensorcxis sxia klara rigardo.
La knabino sidigxis cxe sia patrino, kiu diris al sxi: “ Vi sxatas ripeti tiujn versojn:
Kurteno sxovigxas en vento ekblova,
Cxu venas cxifoje amiko malnova?
Jen la verkinto. Vi legadis kun sopiro liajn poemojn. Kiel nun laux vi?”
Jadeta klinis sian kapon, kaj mallauxte respondis kun rideto : “Mi prefere restu en la sopirado! Cxu poeto povus esti sen bela aspekto ?”
Li Yi starigxis kaj faris plurajn riverencojn, dirante: “Vi amas talenton kaj mi admiras belecon, nireciproke konformas unu al la alia!”
Jadeta kaj sxia patrino intersxangxis rigardon kun rideto.
Post kiam ili kundrinkis kelkajn tasojn da vino, Li Yi restarigxis kaj petis Jadetan kanti. Komence sxi ne konsentis, sed sxia patrino insistis. Fine sxi kantis per klara vocxo delikatan melodion.