dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 霍小玉传(3)Jadeta

您是本帖的第 2622 个阅读者
树形 打印
标题:
霍小玉传(3)Jadeta
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
霍小玉传(3)Jadeta
    Kiam ili finis la festenon, jam vesperis. Bao kondukis la junulon en la okcidenta korteto, kie la cxambroj kvietis sxirmate per pompaj kurtenoj. Bao ordonis, ke servistinoj Guizi kaj Huansha helpu al Li Yi demeti liajn botojn kaj zonon. Post momento aperis Jadeta. Kun cxarma pudoro sxi milde sin malvestis. Kaj la litvualo estis mallevita. Ili kusxigxis al la komuna kapkuseno kaj gxuis tiel delicajn intimajxojn ke Li Yi supozis sin en la lito kun vera feino kiel de Wushan-monto aux Luo-rivero.
    Noktmeze, tamen, Jadeta fikse rigardis lin tra siaj larmoj kaj diris: “ Kiel humila kantistino, mi bone scias, ke mi ne estas inda parulino por vi. Nun vi amas min pro mia beleco. Sed mi timas, ke via sento sxangxigxos post mia velkigxo, kaj tiam mi estos simila al liano sen ajna apogilo aux ventumilo forlasita en auxtuno. Tial, dum mia zenita delico mi ne povas regi mian malgxojon.”
    Auxdinte tion, Li Yi estis tre kortusxita. Li etendis sian brakon sub sxian nukon kiel kapkusenon kaj diris : “ Nur hodiaux mi sukcesis realigi mian songxon por la tuta vivo. Mi preferas tujan morton ol disigxi de vi! Kial vi parolas pri tio ? Bonvole donu blankan silkon, ke mi skribu mian jxuron sur gxi !”
   Forvisxinte siajn larmojn, Jadeta vokis servistinon Ceriza, ke sxi levu la kurtenon, tenu kandelon kaj alportu penikon kaj inkfrotujon, kiujn Jadeta kunprenis el la princa palaco cxar, krom muziko, sxi sxatis verki poemojn. Sxi malfermis broditan sakon kaj eltiris tri futojn da fajna blanka silkajo, nigre liniigitaj, kiujn sxi transdonis al Li Yi ke li surskribu. Naturdotita per verktalento, Li Yi skribis flue kaj rapide. Kia la jxuro, jxuro je montoj kaj riveroj, je la suno kaj luno! Kiaj la vortoj, vortoj sinceraj kaj kortusxaj. Fininte sian skribon, Li Yi prezentis la silkon al sxi atentigante, ke sxi bone gxin konservu.
    Ili  felicxe kunvivis du jarojn kiel paro da ambirdoj kaj cxiam kunestis dum tagoj kaj noktoj.
    Printempe de la tria jaro Li Yi iris al ekzameno. Post brila sukceso li estis nomumita kiel cxefsekretario de Zheng-gubernio. En la kvara monato de la jaro, kiam printempo ankoraux cxarmis kaj somero ekpompis, antaux ol veturi al tiu gubernio por sin anonci kaj al Luoyang por viziti siajn gepatrojn, li arangxis adiauxan festenon por cxiuj parencoj en la metropolo Chang'an. Post foriro de cxiuj gastoj, la juna paro ekdronis en tristo pro baldauxa disigxo.
    “Kun talento kaj famo," flustris Jadeta, " vi havos amason da admirantoj, kaj multaj sinjoroj volonte donos al vi sian filinon. Aliflanke, al viaj gepatroj ankoraux mankas legxa bofilino, tial, post kiam vi veturos hejmen, ili certe trovos por vi bonan edzinon. La nuna jxuro kondukos al nenio. Mi havas nur malgrandan deziron.Cxu vi perme sas ke mi diru gxin?”
    Li Yi surprizigxis.“ Cxu mi iel ofendis vin ? Kial vi tiel parolas ? Diru, kaj mi nepre gxin plenumos!”
    “Mi agxas jam 18 jarojn, dum vi, nur 22, do estas ankoraux ok jaroj gxis la edziga adolteco. Mi volas elgxui dum tiuj ok jaroj cxiom da amo kaj felicxo de mia tuta vivo. Post tio vi, certe ne malfrue, povos preni frauxlinon el bona familio kiel vian novedzinon. Tiam mi fortondu la  hararon kaj kovru min per la nigra robo de monahxino. Sole tion, jam nenion alian mi asopiras.”
    Kortusxiteco lin larmigis.
“ Mia jxuro je la brila suno kostas vivon kaj morton!  Mi sentas malsuficxa nian kunvivon ecx gxis la oldigxo. Kiel do mi povas facilanime pensi pri alia afero ?  Mi kore petas, ke vi ne malfidu min ! Trankvile atendu! Mi certe revenos al Huazhou en la oka monato kaj sendos porti vin al mi. Post nelonge ni rekunigxos.”
    Post kelkaj tagoj, Li Yi adiauxis sxin kaj veturis orienten.

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/8/10 5:51:37
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
酒阑及暝,鲍引生就西院憩息。闲庭邃宇,帘幕甚华。鲍令侍儿桂子、浣沙,与生脱靴解带。须臾玉至,言叙温和,辞气宛媚。解罗衣之际,态有余妍,低帏昵枕,极其欢爱,生自以为巫山洛浦不过也。
中宵之夜,玉忽流涕观生曰:“妾本倡家,自知非匹,今以色爱,托其仁贤。但虑一旦色衰,恩移情替,使女萝无托,秋扇见捐。极欢之际,不觉悲至。”
生闻之,不胜感叹,乃引臂替枕,徐谓玉曰:“平生志愿,今日获従。粉骨碎身,誓不相舍。夫人何发此言?请以素缣,著之盟约。”
玉因收泪,命侍儿樱桃,褰幄执烛,授生笔研。玉管弦之暇,雅好诗书,筐箱笔研,皆王家之旧物。遂取绣囊,出越姬乌丝栏素缣三尺以授生。生素多才思,援笔成章,引谕山河,指诚日月,句句恳切,闻之动人。染毕,命藏于宝箧之内。
自尔婉娈相得,若翡翠之在云路也。如此二岁,日夜相従。
其后年春,生以书判拔萃登科,授郑县主簿。至四月,将之官,便拜庆于东洛。长安亲戚,多就筵饯。时春物尚余,夏景初丽,酒阑宾散,离恶萦怀。
玉谓生曰:“以君才地名声,人多景慕,愿结婚媾,固亦众矣。况堂有严亲,室无冢妇,君之此去,必就佳姻,盟约之言,徒虚语耳。然妾有短愿,欲辄指陈,永委君心,复能听否?”
生惊怪曰:“有何罪过,忽发此辞,试说所言,必当敬奉。”
玉曰:“妾年始十八,君才二十有二。迨君壮室之秋,犹有八岁。一生欢爱,愿毕此期,然后妙选高门,以谐秦晋,亦未为晚。妾便舍弃人事,剪发披缁,夙昔之愿,于此足矣。”
生且愧且感,不觉涕流,因谓玉曰:“皎日之誓,死生以之。与卿偕小,犹恐未惬素志,岂敢辄有二三?固请不疑,但端居相待。至八月,必当却到华州,寻使奉迎,相见非远。”
更数日,生遂诀别东去。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/8/10 5:54:33

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询