dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 霍小玉传(7)Jadeta

您是本帖的第 2554 个阅读者
树形 打印
标题:
霍小玉传(7)Jadeta
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
霍小玉传(7)Jadeta
    Post pli ol unu monato, Li Yi geedzigxis kun sia kuzino Lu, sed li restis malserena post tiom da okazintajxoj. Somere, en la kvina monato , kune kun sia edzino Li Yi revenis al Zheng-gubernio. Nur en la dekunua tago post sia reveno li komencis kunkusxadon. Nokte li subite auxdis susurojn ekster la litvualo. Surprizite li rigardis kaj ekvidis ke juna viro, pli-ol-20-jara, milda kaj bela, sencxese mansigne alvokas lian edzinon Lu.
  Li Yi tuj levigxis kaj sercxis rondirante cxirkaux la lito kelkfoje, sed neniun trovis. Tamen la okazintajxo vekis  cxe li grandan suspekton kaj de tiam li donis al la edzino neniom da paco, gxis fine dank' al persvadoj far kelkaj amikoj, la geedza interrilato iomete bonigxis. Sed cxirkaux tagdekon pli poste, foje  Li Yi de ekstere revenis hejmen kaj vidis, ke lia edzino estis ludanta liuton sur lito. Subite aljxetigxis en la cxambron marketrita kesto el  rinocera korno, cx. unu colon granda kaj amnode ligita per maldika silka rubandeto. La kesto trafis gxuste la sinon de la edzino.
    Malferminte gxin, Li Yi trovis du abrusajn grajnojn, unu elateron, pecon da afrodiziigajxo Fashazi kaj iom da amorvekaj cxarmajxoj. Vidante tion, Li Yi tuj eksplodis per koleraj hurloj sxakalj kaj tigraj. Li ekkaptis la liuton kaj per gxi forte batis la edzinon, devigante sxin memkonfesi la veron. Tamen sxi neniel povis klarigi tion por sin pravigi. Poste Li Yi ofte sxin drasxis kaj turmentis. Fine li denuncis al tribunalo kaj repudiis sxin.
    Post forpelo de la edzino Lu, Li Yi noktadis kun tiu aux alia el la favorataj cxambristinoj kaj servistinoj. Sed ankaux ilin li suspektis. Li ecx murdis iujn pro jxaluzo.
    Foje Li Yi vojagxis al Yangzhou kaj elacxetis faman putinon Ying la Dekunuan, kiu estis tre milda, cxarma kaj multe placxis al li. Sed kiam ili kunsidis babili, Li Yi ofte rakontis pri tio, kie li gajnis knabinojn, pri kio ili kulpis kaj kiamaniere li punis ilin per mortigo. Li faradis tian rakonton gxuste por ke sxi timu lin kaj ne havu alian amaton. cxiufoje, antaux ol eliri ien, li kovris sxin en la lito per granda kuvo kaj faris cxirkauxsigeladon. Reveninte li ekzamenis cxion zorgeme kaj fine ellasis sxin.  
  Li Yi cxiam kunportis ponardon, tre akran. Li ofte montris gxin al siaj servistinoj kaj diris minace:
    “Gxi estas el fajna fero de Gexi, tre tauxga  por dehaki kapon de malfidela virino !”
    Kiun ajn virinon li prenis, li cxiam sin tenis tre suspektema. Trifojaj edzo dum siaj trifojaj reedzigxoj senescepte venigis la saman sekvon.

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/8/14 8:06:00
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
后月余,就礼于卢氏。伤情感物,郁郁不乐。夏五月,与卢氏偕行,归于郑县。至县旬日,生方与卢氏寝,忽帐外叱叱作声,生惊视之,则见一男子,年可二十余,姿状温美,藏身映幔,连招卢氏。
生惶遽走起,绕幔数匝,倏然不见。生自此心怀疑恶,猜忌万端,夫妻之间,无聊生矣。或有亲情,曲相劝喻,生意稍解。后旬日,生复自外归,卢氏方鼓琴于床,忽见自门抛一斑屏钿花合子,方圆一寸余,中有轻绢,作同心结,坠于卢氏怀中。
生开而视之,见相思子二,叩头虫一,发杀觜一,驴駨媚少许。生当时愤怒叫吼,声如豺虎,引琴撞击其妻,诘令实告。卢氏亦终不自明。尔后往往暴加捶楚,备诸毒虐,竟讼于公庭而遣之。
卢氏既出,生或侍婢媵妾之属,暂同枕席,便加妒忌,或有因而杀之者。
生尝游广陵,得名姬曰营十一娘者,容态润媚,生甚悦之。每相对坐,尝谓营曰:“我尝于某处得某姬,犯某事,我以某法杀之。”
日日陈说,欲令惧己,以肃清闺门。出则以浴斛覆营于床,周回封署,归必详视,然后乃开。
又畜一短剑,甚利,顾谓侍婢曰:“此信州葛溪铁,唯断作罪过头。”
大凡生所见妇人,辄加猜忌,至于三娶,率皆如初焉。
(fino)

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/8/14 8:10:12

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询