Bai Xingjian (775-826)
La Honordamo S-ino Li Wa
Origine la Honordamo Qianguo s-rino Li Wa estis hetajro en metropolo Chang'an. Cxar sxi havis noblan personecon kaj neordinarajn kondutojn admirindajn, tial mi, censoro Bai Xingjian, verkas pri sxi jenan historion.
Dum Tianbao-erao (742-755), Tang-dinastio, vivis prefekto de Changzhou, iu s-ro de Xingyang, kies veran nomon ni lasu portempe ne malkasxe menciita. Al la s-ro de Xingyang ne mankis superaj famo, rango kaj multaj lakeoj. 50-jara li havis nur unu filon, kiu agxis apenaux 20-jara. La junulo estis instruitulo belaspekta, inteligenta, distingita per beletra talento, forte admirata de samagxuloj. La patro tre alte taksis sian solfilon kaj ofte diris kun lauxdo: “Jen estas la genia mil-lia cxevalo de mia familio !”
La instruitulo estis rekomendita de sia regiono por partopreni en la metropola ekzameno. Antaux lia forveturo, la s-ro de Xingyang preparis por li abunde da vestoj, objektoj, veturiloj kaj, kalkulinte la necesan elspezon por vivi en metropolo, la s-ro diris al sia filo: “Laux via talento, mi supozas, vi kapablas gajni brilan sukceson jam en la unua ekzameno. Nun, mi provizas vin per sumo, suficxa por via vivado en la metropolo por 2 jaroj, kaj ecx kun superflua kvanto, por ke vi povu sengxene efektivigi vian ambicion en kariero.”
Ankaux la instruitulo rigardis sin genia, ke li facile sukcesos en la ekzameno. Li ekveturis for de Piling, kaj, post pli ol unu monato, venis al Chang’an kaj eklogxis en la kvartalo Buzheng.
Foje, la instruitulo revenis post vizito al la Orienta Foiro. Enirinte tra la orienta pordo de Pingkang-kvartalo, li iris sudokcidenten por viziti amikon. Kiam li iris preter la strateto Mingke (Sonoranta Jado), li ekvidis domon, kun ne tre granda fasado, sed suficxe profundan. Unu el la du pordoklapoj de la domo estis duon-fermita, kaj knabino, sin apogante sur servistino kun paro da harringoj, staris tie. La knabino havis tian senkompare cxarman aspekton kaj sveltan figuron, kian oni nenie povis trovi. Ekvidinte sxin, la instruitulo, fascinita de sxia beleco, pretervole haltigis sian cxevalon kaj heziteme promenis tien-reen dum longa tempo, ne volante foriri. Li sxajnigis ke li perdis la rajdvipon surteren, kaj atendis la alvenon de sia sekvanto-servoknabo por levpreni gxin. Profitante la sxancon, li jxetis plurfoje strabojn al la knabino, dume la knabino returnis sin kun amoplenaj rigardoj al li. Sed la instruitulo finfine ne kuragxis alparoli al sxi kaj vole-nevole foriris.
Depost tiam la instruitulo cxiam sentis sin kvazaux perdinta ion karan. Li petis informojn pri sxi de amiko, kiu bone konis la metropolon.
Responde la amiko sciigis al li:“Tio estas la domo de hetajro nomata Li Wa!”
“Cxu oni povas peti sxian akcepton?” demandis la instruitulo.
“Jes.” respondis la amiko.“Sed la domo de hetajro Li Wa estas tre ricxa. Plejparto el tiuj, kiuj vizitadas sxin, estas altranguloj aux ricxuloj, tiel sxia domo enspezas tre abunde. Laux mia supozo, se oni ne estas milionulo, ne eblas tusxi sxian koron.”
“Mi timas nur pri la malsukceso de la afero.” diris la instruitulo. “Se ekzistas eblo por la sukceso, mi tute ne bedauxras pri elspezo je miliono!”
Post tagoj, la instruitulo vestis sin per bela vesto kaj iris al la knabino kun pluraj servistoj. Ili frapis je la pordo por peti intervidigxon.