Cxijare la dato 2008-09-14 koincidas kun la Mezauxtuna Festo de Cxinio (la 15-a tago de la 8-a monato laux lunkalendaro), kiu unuafoje farigxas oficiala ferio laux sxtata legxo.
Estis furora verso en Cxinio ke "festotage l’ karajn homojn des pli mi sopiras", nun mi faras eLibron <Poemoj pri Luno> kaj sendas al vi kiel donacon de la Mezauxtuna Festo.
La eLibro estas en PDF-formato, dulingva, ilustrita, kies rim-prefaco legigxas jene:
中秋节将至,我为世界语朋友们作了一本小电子书《咏月诗抄》作为节日的礼物。这本书是双语、带插图的,PDF格式,要专门的软件才能打得开(不过很容易从网上得到),如果寄到国外,对方也能够欣赏。
这本书的献词如下:
Al Amiko
— Trioleto
Mi sopiras vin, mia kara,
en la Festo de Mezauxtuno.
Kiam rondas la cxina luno,
mi sopiras vin, mia kara,
Sub la brilo de luno mara,
ni cxie festas en komuno.
Mi sopiras vin, mia kara,
en la Festo de Mezauxtuno.
Guozhu 2008-09-14